IX

MI KREDAS, ke li forŝteliĝis dank'al migrado de sova-
ĝaj birdoj. Matene antaŭ la foriro li bone ordigis sian
planedon.  Li zorge skrapis siajn aktivajn vulkanojn.
Tiajn li posedas du.  Kaj ili estis tre oportunaj por
varmigi la matenmanĝon.  Li posedis ankaŭ unu estingi-
tan vulkanon. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili bru-
las modere kaj regule, sen erupcio.  Vulkanaj erupcioj
estas kiel kamen-bruloj.  Kompreneble, sur nia Tero ni
estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn.
Tial ili kaŭzas al ni amasojn da zorgoj.
    La eta princo iom melankolie ankaŭ elradikigis la
lastajn baobabajn ŝosojn. Li pensis, ke li neniam reve-
nos. Sed dum tiu mateno ĉiuj tiuj kutimaj laboroj ŝaj-
nis al li ege dolĉaj. Kaj, kiam lasfoje li estis akvu-
manta kaj per ĝia kloŝo kovronta la floron, li eksen-
tis en si ploremon.
         
    "Adiaŭ" li diris al la floro.
    Sed ĝi ne respondis.
    "Adiaŭ," li denove diris.
    La floro ektusis, sed ne pro sia malvarmumo.
    "Mi estis stulta," ĝi fine diris al li.  Pardonu
min. Penu esti feliĉa!" 
    La respondo sen riproĉoj vere mirigis lin. Li res-
tis senmova, tute konfuzita, tenante la levitan kloŝon.
Li ne komprenis ĉi tiun trankvilan dolĉecon.
    "Jes, jes, mi amas vin,"  diris al li la floro.
"Estis mia kulpo, ke vi ne sciis pri tio. Neniel gravas.
Sed vi estas same stulta kiel mi.  Penu feliĉiĝi... 
Lasu tiun kloŝon! Mi ne plu volas ĝin."
    "Sed la vento..."
    "Mia malvarmumo ne estas tiom forta...  La freŝa
nokta aero estos por mi saniga. Mi estas floro."
    "Sed la bestoj..."
    "Ja necesas, ke mi toleru du-tri raŭpojn, se mi vo-
las koni papiliojn. Oni diras, ke ili estas tiel belaj!
Se ne, kiu do vizitos min?  Vi mem estos malproksime.
Koncerne la grandajn bestojn mi nenion timas. Mi havas
miajn ungegojn."
    Kaj ĝi naive montris siajn kvar dornojn. Poste ĝi
aldonis:
    "Ne plu prokrastu. Tio min ekscitas. Vi decidis for-
iri. Foriru!"
Ĝi ne volis, ke li vidu ĝin plori. Tiu floro estis ti-
el fierega...