VIII
MI TRE rapide lernis pli bone koni tiun floron. De ĉiam
kreskadis sur la planedo de la eta princo floroj tre
simplaj, ornamitaj per unu sola vico da petaloj, okupan-
taj malmulte da spaco kaj ĝenantaj neniun. Ili aperis
iumatene en la herbo kaj poste velkis tiuvespere. Sed
tiu ĉi ekĝermis unu tagon el semo alblovita Dio-scias-
-de-kie, kaj la eta princo tre atente observis tiun ŝo-
son, kiu ne similis al la aliaj. Ĝi povis estis nova
specio de baobabo.
Sed la arbusteto baldaŭ ĉesis kreski kaj komencis
prepari floron. La eta princo, kiu ĉeestis la elvolvi-
ĝon de granda burĝono, ja sentis, ke iu mirakla aĵo
ekaperos el ĝi, sed la floro, ŝirmata per sia verda
ĉambro, senfine longe preparadis sian belecon. Ĝi zor-
ge elektadis siajn kolorojn. Ĝi malrapide vestadis sin,
ĝi taŭge surmetadis siajn petalojn unu post unu. Ĝi ne
volis naskiĝi tute ĉifita, kiel la papavetoj... Ĝi ne
volis aperi alie, ol plene radianta de beleco. Jes ja!
Ĝi estis tre koketa! Ĝia mistera tualetado do daŭris
tagojn kaj tagojn.
Kaj unu matenon, precize dum sunleviĝo
jen ĝi ekaperis.
"Ha! mi apenaŭ vekiĝis...
Mi pardonpetas... Mi ankoraŭ
estas tute malkombita..."
Tiam la eta princo ne
povis teni sian admiron:
"Kiel bela vi estas!".
"Ĉu ne?" milde respondis
la floro.
La eta princo ja divenis,
ke ĝi ne estas tro
modesta, sed ĝi
estis tiel kortuŝa!
"Estas nun, mi
kredas, la horo de
la matenmanĝo"
- ĝi baldaŭ aldonis - "Ĉu
vi bonvolus atenti pri mi?..."
Kaj la eta princo, tute konfuzita, iris por verŝilo
da freŝa akvo kaj alportis ĝin al la floro.
Tiel sufiĉe baldaŭ ŝi
suferigis lin per sia iom
ofendiĝema malmodesteco.
Iutage, ekzemple, parolante
pri siaj kvar dornoj, ĝi
diris al la eta princo:
"Tigro, kun siaj unge-
goj, ja povos veni!..."
"Ne troviĝas tigroj
sur mia planedo, kaj
tigroj herbon ne manĝas."
kontraŭdiris la eta princo.
"Mi ne estas herbo,"
milde respondis la floro.
"Pardonu al mi..."
"Mi neniel timas tigrojn
sed ja abomenas trablovojn.
Ĉu vi ne havas ventŝirmilon
por mi?"
"Abomeni trablovojn estas
por planto malfeliĉa afero,"
rimarkigis al si la eta princo.
"Tiu ĉi floro estas sufiĉe
malfacila..."
"Ĉiuvespere vi devos meti super min kloŝon.
Ĉe vi estas tre malvarme, malbone provizite.
Tie, de kie mi devenas..."
Sed ĝi ĉesis paroli.
Ĝi venis kiel semo. Ĝi ne-
nion povus scii pri aliaj
mondoj. Hontante pro kap-
tiĝo ĉe la preparo
de tiel naiva mensogo,
ĝi tusis du-tri-foje
por malpravigi
la etan princon:
"Ĉu vi havas
ventŝirmilon?"
"Mi estis
ironta por ĝi,
sed vi parolis al mi!"
Tiam ĝi troigis sian tusadon, por - spite ĉion -
trudi al li konscienc-riproĉojn.
Tiel la eta princo, malgraŭ sia amo plena de bonvolo,
baldaŭ sentis dubojn pri la floro. Li akceptadis negra-
vajn vortojn serioze, kaj pro tio fariĝis tre malfeli-
ĉa.
"Pli bone se mi ne estus aŭskultinta ĝin," li iu-
tage konfidis al mi, "oni neniam aŭskultu florojn. Ilin
oni nur rigardu kaj flaru. La mia aromis mian planedon,
sed mi ne sciis ĝoji pro tio.
Tiu afero pri ungegoj,
kiu tiel multe incitis min,
estus ja kortuŝinta min."
Li ankoraŭ konfidis al mi:
"Mi tiam kapablis nenion
kompreni! Mi estu prijuĝinta
ĝin laŭ ĝiaj agoj, ne laŭ
ĝiaj paroloj. Al mi ĝi
donu aromon kaj helon. Mi neni-
am estu forkurinta. Mi estu di-
veninta ĝian amemon anstataŭ
ĝiaj stultegaj ruzoj. La floroj
estas tiel memkontraŭdiraj! Sed mi
estis tro juna por kapabli ami ĝin!"


