VI
HO, ETA PRINCO, mi ekkomprenis tiele, iom-post-iome,
vian melankolian vivon... Dum longa tempo vi havis kiel
distraĵon nur la mildecon de sunsubiroj. Tiun ĉi no-
van detalon mi eksciis la kvaran tagon matene, kiam vi
diris al mi:
"Al mi multe plaĉas sunsubiroj. Ni iru vivi sun-
subirojn!..."
"Sed necesas atendi."
"Kion atendi?"
"Ke la suno subiru."
Unue vi ŝajnis tre surprizita, sed poste ridis pri
vi mem. Kaj vi diris al mi:
"Mi ĉiam pensas kvazaŭ mi estus hejme!"
Efektive. Kiam tagmezas en Usono, la suno - ĉiuj scias
tion - subiras super Francio. Por ĉeesti la sunsubiron
sufixus, ke oni povu en unu minuto atingi Francion.
Bedaŭrinde, Francio estas multe tro malproksima. Sed
nur via tiel eta planedo sufiĉis, ke vi tiru vian seĝon
je kelkaj paŝoj. Kaj vi rigardis krepuskon tiel ofte
kiel vi deziris...
"Unu tagon mi vidis la sunon subiri kvardek tri
fojojn!"
Kaj iom pli poste vi aldonis:
"Vi scias... se oni estas malgaja, oni amas sunsub-
irojn..."
"Do, ĉu en la kvardek-tri-foja tago vi estis tiom
malĝoja?"
Sed la eta princo ne respondis.


