V
ĈIUTAGE mi eksciis ion pri la plenedo, lia foriro kaj
lia vojaĝo. Tio okazis tute trankvile per hazardaj ri-
markoj. Tiel la trian tagon mi ekkonis la dramon de la
baobaboj.
Ankoraŭ ĉi foje tio okazis dank'al la ŝafeto,
ĉar subite - kvazaŭ kaptita per grava dubo - la eta
princo min demandis:
"Ĉu vere ŝafoj manĝas arbustojn?"
"Jes. Estas vere."
"Ha! Mi estas kontenta."
Mi ne komprenis, kial tiel multe gravas, ke ŝafoj
manĝu arbustojn. Sed la eta princo aldonis:
"Sekve, ankoraŭ baobabojn ili manĝas - ĉu ne?"
Mi atentigis la etan princon, ke baobaboj ne estas
arbustoj, sed arboj grandaj kiel preĝejoj, kaj eĉ se
li kunportus tutan aron da elefantoj, ili ope ne man-
ĝus unu solan baobabon.
La ideo pri elefantoj ridigis la etan princon:
"Estus necese meti ilin unuj sur la aliajn..."
Sed li saĝe rimarkis:
"Antaŭ ol fariĝi gran-
daj, la baobaboj unue
estas malgrandaj..."
"Ĝuste! Sed kial do viaj
ŝafoj manĝu la malgran-
dajn baobabojn?"
Li respondis al mi: "Nu!
Memkompreneble!", kvazaŭ
temus pri io tute eviden-
ta. Kaj mi devis multe
cerbumi por kompreni
sola tiun problemon.
Kaj efektive, same kiel
sur ĉiuj planedoj, bonaj kaj malbonaj herboj kreskis
sur la planedo de la eta princo. Do: el bonaj semoj
herboj kaj el malbonaj semoj malbonaj herboj. Sed la
semoj estas nevideblaj. Ili dormas sekrete en la grun-
do, ĝis unu el ili ekhavas la kapricon vekiĝi. Ĝi
tiam eltiriĝas kaj unue timeme direktas al la suno
ravan sendanĝeran ŝoson. Se ĝi estas ŝoso de rafano
aŭ roz-arbeto, oni povas lasi ĝin kreski, kiel ĝi
volas. Sed se temas pri malbona planto, oni devas ĝin
elradikigi tuj kiam oni rekonis ĝin.
Nu, sur la planedo de la eta princo estis teruraj
semoj... baobaboj. La grundo de la planedo estis dan-
ĝere plena de ili. Se oni tro malfrue zorgas pri bao-
baboj, oni neniam plu povas forigi ĝin. Ĝi invadas
la tutan planedon. Ĝi traboras ĝin per siaj radikoj.
Kaj, se la planedo estas tro malgranda kaj la baobaboj
tro multaj, ili krevigas ĝin...
"Tio estas demando pri disciplino," pli poste diris
al mi la eta princo. "Kiam oni finis sian matenan tua-
letadon, oni devas zorge fari tiun de la planedo. Oni
devas devigi sin regule eltiradi la baobabojn, tuj kiam
oni distingis ilin de roz-arbetoj, al kiuj ili multe
similas, kiam ili estas tre junaj. Tio estas tre teda,
tamen tre facila laboro."
Kaj iun tagon li konsilis, ke mi penu fari pri tio
belan desegnaĵon, por efektive enkapigi tion al la in-
fanoj de mia planedo. "Se ili iam vojaĝos," li diris
al mi, "tio eble utilos al ili. Iufoje oni povas pro-
krasti sian laboron kaj ne gravas. Sed, se temas pri
baobaboj, ĉiam okazos katastrofo. Mi konis planedon,
sur kiu loĝis mallaboremulo. Li malatentis tri
arbustojn..."
Laŭ indikoj de la eta princo mi desegnis tiun pla-
nedon. Mi ne multe ŝatas paroli kun moralista tono.
Sed la danĝero de la baobaboj estas tiom malmulte ko-
nata, kaj la riskoj por tiu, kiu vojeraras sur astero-
ido, tiel multe konsiderindaj, ke ĉi-foje mi escepte
forlasas mian rezerviĝemon. Mi diras:
"Infanoj! Atentu la baobabojn!"
Por averti miajn amikojn pri tiu nekonata danĝero,
kiu preskaŭ trafis ilin kaj min mem, mi tiom multe pri-
zorgis tiun desegon. La leciono, kiun mi donis, multe
valoris.
Eble vi demandos vin: "Kial en ĉi tiu libro ne
estas aliaj desegnoj tiel grandiozaj, kiel la desegno
de la baobaboj?".
La respondo ja estas simpla: Mi provis, sed mi ne
povis sukcesi. Kiam mi desegnis la baobabojn, mi estis
pelata de urĝosento.


