IV
TIEL mi sciiĝis pri dua tre grava afero: la planedo,
de kie li venis, estas apenaŭ pli granda ol la domo!
Tio ne povis min multe mirigi. Mi ja sciis, ke krom
grandaj planedoj kiel Tero, Jupitero, Marso kaj Venuso,
kiuj ricevis efektivajn
nomojn, kelkaj estas tiel
malgrandaj, ke oni tre
malfacile povas vidi ilin
per lorno. Kiam astronomo
altrovas unu el ili, li
atribuas al ĝi certan
numeron kiel nomon.
Ekzemple li nomas ĝin:
"Asteroido 325."
Mi havas seriozajn
motivojn por kredi, ke la
planedo, de kie la eta
princo venis, estas la
asteroido B-612.
Tiu asteroido estis
vidita per lorno nur unu-
foje, en 1909, de turka astronomo.
Li tiam faris ĉe iu internacia astronomia kongreso
grandan demonstracion pri sia eltrovo. Sed pro lia kos-
tumo neniu kredis lin.
Tiaj estas la grandpersonoj.
Feliĉe por la reputacio de
la asteroido B-612, iu turka
diktatoro devigis sian popolon
sub mortpuno vesti sin eŭropa-
ne. En tre eleganta vesto la
astronomo refaris sian demons-
tracion en 1920. Kaj ĉifoje
ĉiuj samopiniis kun li.
Se mi rakontis al vi tiu-
jn detalojn pri la asteroido
B-612 kaj konfidis ĝian nu-
meron, estas nur pro la gran-
dpersoj. La grandpersonoj
frandas ciferojn. Kiam vi pa-
rolas al ili pri nova amiko,
ili neniam demandas vin pri
ĉefaj aferoj. Neniam ili di-
ras al vi: "Kia estas lia vo-
ĉo? Kiuj estas liaj ŝatataj ludoj? Ĉu li kolektas pa-
piliojn?" Anstataŭe: "Kiom da fratoj li havas? Kiom li
pezas? Kiom lia patro gajnas?" Nur tiam ili kredas, ke
ili konas lin. Se vi diras al grandpersonoj: "Mi vidis
belan domon el ruĝetaj brikoj kun geranioj ĉe la fe-
nestroj kaj kolomboj sur la tegmento...", ili ne sukce-
sas imagi al si tiun domon. Oni devas diri al ili: "Mi
vidis domon por cent mil frankoj." Tiam ili ekkrias:
"Kiel beleta ĝi estas!"
Nu, se vi diros al ili: "Pruvo ke la eta princo ekz-
istis, estas, ke li estis rava kaj ridis kaj deziris ŝa-
feton. Se iu deziras ŝafeton, tio pruvas, ke iu ekzist-
as", ili levos moke siajn ŝultrojn kaj nomos vin infa-
no! Sed se vi diros al ili: "La plendo, de kie li venis,
estas la asteroido B-612", ili tiam estos konvinkitaj,
kaj ne plu ĝenos vin per siaj demandoj. Tiaj ili estas.
Ni ne malpardonu tion al ili. La infanoj devas esti tre
indulgemaj al la grandpersonoj.
Sed - kompreneble - ni, kiuj komprenas la vivon, ja
fajfas pri numeroj! Mi bedaŭras, ke mi ne komencis tiun
ĉi rakonton kvazaŭ fabelon. Plaĉus al mi diri:
"Foje estis eta princo, kiu loĝis sur planedo ape-
naŭ pli granda ol li, kaj tiu pinco bezonis amikon."
Por tiuj, kiuj komprenas la vivon, tio ĉi ŝajnus multe
pli vera.
Fakte mi ne ŝatas, se oni legas mian libron supra-
ĵe. Dolorigas min rakonti ĉi tiujn memoraĵojn. Jam
antaŭ ses jaroj mia amiketo foriris kun sia ŝafeto. Se
nun mi povas priskribi lin, mi faras tion por ne forgesi
lin. Estas malgaje forgesi amikon. Ne ĉiu homo havas
amikon. Kaj mi povus fariĝi tia, kiel la grandpersonoj,
kiuj ne interesiĝas plu pri io krom ciferoj. Do ankaŭ
pro tio mi aĉetis skatolon da farboj kaj aron da krajo-
noj. Ĉar mi neniam provis desegni ion alian krom fermi-
ta kaj malfermita boaoj, kiam mi estis sesjara, estas
malfacile - en mia nuna aĝo - rekomenci desegni. Mi
kompeneble povas fari la portetrojn kiel eble plej fide-
laj. Sed mi ne estas tute certa, ĉu mi sukcesos. Unu
desegno taŭgas, kaj alia ne similas plu. Mi ankaŭ eraras
iom pri la staturo. Tie la eta princo estas tro granda.
Aliloke li estas tro malgranda. Mi ankaŭ hezitas pri la
koloro de lia vesteto. Mi do desegnas kun necerteco,
tiel kaj tiel ĉi, pli-malpli bone. Eble mi eraros pri
iuj pli gravaj detaloj, sed tion vi pardonu al mi. Mia
amiketo neniam donis klarigojn. Eble li kredis min sama
kiel sin. Sed mi - bedaŭrinde - ne kapablas vidi ŝafojn
tra kesto. Eble mi estas iom kiel la grandpersonoj. Ver-
ŝajne mi maljuniĝis.


