III

    Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni,  de
kie li devenas. La eta princo, kiu metis al mi multajn
demandojn, neniam ŝajnis aŭdi la miajn. Estas ja vortoj
hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi ĉion.
    Tiel, kiam la unuan fojon li
ekvidis mian aviadilon (mi ne de-
segnos mian aviadilon, ĉar temas
pri desegnaĵo tre malfacila por
mi), li demandis al mi:
    "Kio esta tiu ĉi aĵo?"
    "Tio ne estas aĵo.  Tio flu-
gas. Tio estas aviadilo. Tio estas
mia flugmaŝino."
    Kaj mi fieris sciigi lin,
ke mi flugas. Tial li ekkriis:
    "Kio? Do vi falis el la ĉi-
elo?"
    "Jes," mi diris modeste.
    "Ha! Tio estas miriga!"
    Kaj la eta princo tre gracie ekridis. Mi ekkoleris,
ĉar mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfacila-
ĵojn. Poste li aldoni:
    "Tiel do, vi ankaŭ venas de la ĉielo! De kiu pla-
nedo vi estas?"
    Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero
de lia ĉeesto, kaj mi demandis:
    "Do, vi venas el alia planedo, ĉu ne?"
    Sed li ne respondis al mi. Li trankvile kapskuetis,
rigardante mian aviadilon:
    "Estas vere, ke per ĉi tio oni ne povas veni de
tre malproksime..."
    Kaj li enprofundiĝis en revado, kiu longe daŭris.
Poste li elpoŝigis mian ŝafeton kaj absorbiĝis en
admiradon de sia trezoreto.

    Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri
"aliaj planedoj". Mi do penis por pliinformiĝi pri tio:
    "De kie vi venas, etulo mia? Kie estas tiu via
"ĉe mi"? Kien vi volas forporti mian ŝafeton?"
    Post pormedita silento li respondis:
    "La kesto, kiun vi donis al mi, ege taŭgas, ĉar
dumnokte ĝi fariĝos ĝia dometo."
    "Kompreneble. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al
vi ankaŭ ŝnuron por alligi ĝin dumnokte. Kaj fosteton."
    Tiu propono ŝajne ŝokis la etan princon:
    "Ĝin alligi? Kia stranga ideo!"
    "Sed, se vi ne alligos ĝin, ĝi iros ĉien ajn kaj
perdiĝos..."
    Kaj mia amiketo denove ekridis"
    "Sed kien do vi kredas, ke ĝi iros?"
    "Ien ajn. Rekte antaŭen..."
    Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:
    "Ne gravas. Ĉe mi estas tiel malvaste!"
    Kaj, eble iom melankolie, li aldonis:
    "Rekte antaŭen, oni ne povas iri tre malproksimen..."