XXVII

KAJ NUN, kompreneble, jam pasis ses jaroj... Mi ankoraŭ
neniam rakontis tiun ĉi historion. La kamaradoj, kiuj
revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. Mi
estis malgaja, sed mi diris al ili: "Ja pro laciĝo..."
    Nun mi konsoliĝis iom, verdire... ne tute. Sed mi
ja scias, ke li revenis sur nian planedon, ĉar ĉe ta-
giĝo mi ne retrovis lian korpon. Ĝi ne estis tre peza
korpo... Kaj mi ŝatas dumnokte aŭskulti stelojn.  Tio
estas kvazaŭ tintus kvincent milionoj da tintiletoj...
   Sed tamen io ne estas en ordo. Mi forgesis aldoni ri-
menon al la buŝumo, kiun mi desegnis por la eta princo!
Li certe neniam povis ligi ĝin al la ŝafeto.  Do, mi
demandadas min:  "Kio okazis sur lia planedo?  Eble la
ŝafeto manĝis la floron..."
    Foje mi diras al mi: "Certe ne! La eta princo enfer-
mas sian floron ĉiunokte sub ĝia vitra kloŝo kaj li
bone vartas sian ŝafeton..."  Tiam mi estas feliĉa.
Kaj ĉiuj steloj dolĉe ridadas.
    Alifoje mi diras al mi:  "Oni iam estas senatenta,
kaj tio sufiĉas! Iuvespere li forgesis la vitran klo-
ŝon, aŭ dumnokte la ŝafeto eliris senbrue..."  Tiam
ĉiuj tintiletoj aliformiĝas en larmojn!...
 
     

    Jen estas tre granda mistero. Por vi, kiuj ankoraŭ
amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la uni-
verso estas sama, se ie ajn - oni ne scias kie - ŝafe-
to, kiun oni ne konas, manĝis aŭ ne manĝis rozon...
    Rigardu la ĉielon!  Demandu vin: ĉu, jes aŭ ne,
la ŝafeto manĝis la floron? Kaj vi vidos, kiel tiam
ĉio estas alia...
    Kaj neniu grandpersono iam ajn komprenos,  ke tio
tiel gravas!

    

            Tio ĉi estas por mi la plej bela
      kaj la plej malgaja pejzaĝo en la mondo. Ĝi
      estas la sama pejzaĝo,  kiel la antaŭa, sed
      mi desegnis ĝin ankoraŭ unu fojon, por bone
      montri ĝin al vi. Tie ĉi la eta princo ape-
      ris sur la tero... kaj malaperis.
            Atente rigardu tiun pejzaĝon, por esti
      certaj,  ke vi rekonos ĝin,  se vi iam voja-
      ĝos en Afriko, en la dezerto.  Kaj,  se iam
      okazos al vi trapasi tie,  ne rapidu - mi pe_
      tas vin! - atendu iom,  ĝuste sub la stelo!
      Se tiam infano venos al vi,  se li ridos, se
      li havos orkolorajn harojn,  se li ne respon-
      dos, kiam oni demandos lin, vi ja divenos, kiu
      li estas.  Tiam estu bonaj!  Ne lasu min tiel
      malgaja: rapide skribu al mi, ke li revenis...

FINO