XXVI

APUD la puto estis ruino de malnova ŝtona muro. Kiam la
sekvantan tagon vespere mi revenis de mia laboro, mi ek-
vidis de malproksime mian etan princon sidantan tie su-
pre, kun kruroj pendantaj. Kaj mi aŭdis lin paroli:
    "Ĉu vi do ne memoras pri tio? Tio estis ne ĝuste
ĉi tie!"
    Alia voĉo sendube respondis al li, ĉar li kontraŭ-
diris:
    "Jes ja! Jes ja! Ja estas la tago, sed ĉi tie ne
estas la loko..."
    Mi plue iris direkte al la muro. Mi ankoraŭ neniun
vidis, nek aŭdis. Tamen la eta princo denove respondis:
    "... Certe. Vi vidos, kie trovixas sur la sablo la
komenco de miaj piedsignoj. Nur tie atendu min. Mi estos
tie ĉi-nokte."
    Mi estis je dudek metroj de la muro kaj mi ja anko-
raŭ nenion vidis.
    Post silenta momento la eta princo daŭrigis:
    "Ĉu vi havas bonan venenon?  Ĉu vi estas certa,
ke vi ne longe suferigos min?
    Mi haltis korpremite, sed mi ankoraŭ ne komprenis.
    "Nun foriru!" li diris... "Mi volas reiri malsupren!"
    Tiam mi mem ekrigardis la piedon de la muro kaj mi
eksaltis! Tie estis, levixanta kontraŭ la eta princo, u-
nu el tiuj flavaj serpentoj, kiuj ekzekutas vin en tridek
sekundoj. Penante elpoŝigi mian revolveron, mi ekkuris,
sed, aŭdante la bruon, la serpento lasis sin malrapide
glitfali en la sablon kiel malaperanta fonto kaj, ne tro
rapide, traŝoviĝis kun metala susuro inter ŝtonoj.
       
    Mi alkuris la muron ĝustatempe por kapti en brakumon
mian princan etulon tiel palan, kiel neĝo.
    "Kia afero! Nun vi parolas kun serpentoj!"
    Mi demetis lian ĉiaman orkoloran fulardon. Mi malse-
kigis liajn tempiojn kaj mi trinkigis lin. Kaj tiam mi
nenion plu kuraĝis demandi lin.  Li rigardis min grave
kaj brakumis mian kolon. Mi sentis lian koron bati kiel
koreto de pafita, mortanta birdeto. Li diris al mi:
    "Mi estas kontenta, ke vi trovis tion, kio mankis al
via maŝino. Vi povos reiri hejmen..."
    "Kiel vi scias tion?"
    Mi ja venis por anonci al li, ke malgraŭ ĉiuj miaj
malesperoj mi sukcesis mian laboron!
    Li nenion respondis al mia demando, sed aldonis:
    "Ankaŭ mi hodiaŭ reiros hejmen..."
    Kaj melankolie:
   "Estas multe pli malproksime... multe pli malfacile..."
    Mi sentis, ke io eksterordinara okazas.  Mi premis
lin en miaj brakoj kiel infaneton, kaj tamen ŝajnis al
mi, ke li glitas suben en abismon kaj mi ne povas fari
ion ajn por lin reteni...
    Lia rigardo estis serioza, perdiĝanta en malproksi-
mecon.
    "Mi havas vian ŝafeton. Kaj mi havas la keston por
la ŝafeto. Kaj ankaŭ la buŝumon..."
    Kaj li malgaje ridetis.
    Mi longe atendis. Mi sentis, ke li iom post iom re-
vigliĝas.
    "Vi timis, etulo..."
    Li timis, kompreneble! Sed li dolĉe ridis:
    "Mi ankaŭ pli multe timos hodiaŭ vespere..."
    Denove mi sentis min frosta pro la konscio de io ne-
kompensebla. Kaj mi komprenis, ke mi ne povas eĉ pensi,
ke mi neniam plu aŭdos tiun ridon. Ĝi estis por mi kva-
zaŭ fonteto en dezerto.
    "Etulo, mi ankoraŭ volas aŭdi vin ridi..."
    Sed li diris al mi:
    "Tiun ĉi nokto unu jaro estas pasinta. Mia stelo
troviĝas super la loko, kien mi falis lastan jaron..."
    "Etulo, ĉi tiu afero pri serpento kaj rendevuo kaj
stelo estas malbona sonĝo, ĉu ne?"
    Sed li ne respondis al mia demando. Li diris:
    "Kio estas grava, tio ne videblas..."
    "Certe..."
    "Estas kiel pri tiu floro. Se vi amas floron, kiu
troviĝas sur iu stelo, plaĉas al vi rigardi la ĉielon
dumnokte. Ĉiuj steloj estas florumitaj..."
    "Certe..."
    "Estas same kiel pri akvo. Tiu, kiun vi donis al mi
por trinki, estis kvazaŭ muziko pro la pulio kaj la ŝnu-
ro... Vi memoras... ĝi estis bongusta."
    "Certe..."
    "Nokte vi rigardos stelojn.  La mia estas tro eta,
por ke mi povu montri ĝin al vi. Estas pli bone tiel.
Mia stelo estos por vi unu el la steloj. Tial vi ŝatos
rigardi ĉiujn stelojn... Ili ĉiuj estos viaj amikoj.
Kaj krome mi donos al vi donacon..."
    Li denove ridis.
    "Ha, etulo, etulo, mi amas aŭdi vian ridon!"
    "Ĝuste ĝi estos mia donaco... estos kiel pri tiu
akvo."
    "Kion vi volas diri?"
    "Homoj havas stelojn, kiuj ne estas samaj. Por tiuj,
kiuj vojaĝas, steloj estas gvidantoj. Por aliaj ili es-
tas nur malgrandaj lumoj. Por aliaj, kiuj estas sciencis-
toj, ili estas problemoj. Por mia negocisto ili estis
oro. Sed ĉiuj tiuj steloj silentas. Vi mem havos stelo-
jn, kiajn neniu alia havas..."
    "Kion vi volas diri?"
    "Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos
sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos
por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, ki-
uj kapablas ridi!"
    Kaj li denove ridis.
    "Post kiam vi konsoliĝos (oni ĉiam konsoliĝas),
vi estos kontenta, ke vi min konis. Vi ĉiam estos mia
amiko. Vi deziros ridi kun mi. Kaj foje jen vi malfermos
fenestron nur pro plezuro... Kaj viaj amikoj miros vidi,
ke vi ridas rigardante la ĉielon. Tiam vi diros al ili:
"Jes, la steloj ĉiam ridigas min! Kaj ili opinios, ke
vi frenezas. Kaj vi pensos, ke mi faris por vi sufiĉe
aĉan ŝercon..."
    Kaj li daŭre ridis.
    "Estos kvazaŭ, anstataŭ stelojn, mi donus al vi ama-
son da tintiletoj, kiuj kapablas ridi..."
    Kaj li denove ridis. Poste li serioziĝis:
    "Pri tiu nokto... sciu... Ne venu!"
    "Mi ne forlasos vin!"
    "Mi aspektos kvazaŭ sentanta doloron, kvazaŭ mortan-
ta. Estas tiel. Ne venu por vidi tion, ne indas..."
    "Mi ne forlasos vin!"
    Sed tio zorgigis lin:
    "Mi diras tion al vi... ankaŭ pro la serpento. Nepre
necesas, ke ĝi ne mordu vin!... Serpentoj ja estas mali-
caj... Ili povas mordi pro sia plezuro..."
    "Mi ne forlasos vin..."
    Tamen io maltrankviligis lin:
    "Estas vere, ke ili ne havas plu venenon por mordi
duafoje."
       

    Tiunokte mi ne vidis lin ekvojiri. Li forkuris sen-
brue. Kiam mi sukcesis atingi lin, li estis iranta deci-
deme per rapidaj paŝoj. Li nur diris al mi:
    "Ha, vi estas ĉi tie..."
    Kaj li prenis mian manon. Sed li denove maltrankvi-
liĝis:
   "Vi ne faras bone. Vi afliktiĝos. Mi ŝajnos morta
kaj tio ne estos vero..."
    Mi mem silentis.
    "Komprenu... Estas tro malproksime. Mi ne povas for-
porti tiun ĉi korpon. Ĝi estas tro peza."
    Mi mem silentis.
    "Sed ĝi estos kiel malnova forlasita ŝelo. Malno-
vaj ŝeloj ne estas malgajiga afero..."
    Mi mem silentis.
    Li iom senkuraĝiĝis. Sed ankoraŭ streĉis siajn
fortojn:
    "Nu! Estos ĉarme. Ankaŭ mi rigardos la stelojn. Ĉi-
uj steloj estos putoj kun rustika pulioj. Ĉiuj steloj
verŝos al mi por trinki..."
    Mi mem silentis.
    Estos tiel amuze! Vi havos kvincent milionojn da tin-
tiletoj, mi havos kvincent milionojn da fontoj..."
    Kaj li ankaŭ eksilentis, ĉar li ploris...
    "Ĉi tie. Lasu min paŝi sola!"
    Kaj li sidiĝis, car li timis.
     
    Li diris ankaŭ:
    "Vi scias... pri mia floro... mi estas respondeca.
Kaj ĝi estas tiel malforta! Kaj tiel naiva! Ĝi havas
nur kvar etajn dornetojn por sin defendi kontraŭ la mon-
do..."
    Mi mem sidiĝis, ĉar mi ne plu povis teni min sta-
rante. Li diris:
    "Do... tio esta ĉio..."
    Li ankoraŭ iom hezitis, poste leviĝis.  Li paŝis
unu paŝon. Mi ne kapablis moviĝi.
    Nur io flava fulmis apud lia maleolo. Li restis sen-
mova un momenton. Li ne kriis. Li falis malrapide, kiel
forhakita arbo. Tio eĉ faris neniun bruon - pro la sa-
blo.