XXV

"HOMOJ,"  diris la eta princo, "enŝtopas sin en rapid-
vagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili serĉas. Tiam
ili agitiĝas kaj rondiras..."
    Kaj li aldonis:
    "Ne indas..."
    La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj pu-
toj. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo.
Tiu ĉi similis al vilaĝa puto. Sed tie estis neniu vi-
laĝo, kaj mi pensis, ke mi nur sonĝas.
    "Estas strange," mi diris al la eta princo, "cio es-
tas preta: pulio, sitelo kaj ŝnuro..."
    Li ridis, tuŝis la ŝnuron, ludigis la pulion.  Kaj
la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento lon-
ge dormis.
    "Ĉu vi aŭdas?" diris la eta princo," ni ĵus vekis
tiun puton, kaj ĝi kantas..."
     
    Mi ne volis ke li streĉiĝu:
    "Lasu min fari," mi diris, "tio tro pezas por vi."
    Malrapide mi suprentiris la sitelon ĝis la rando de
la puto. Tie mi tute stabligis ĝin. En miaj oreloj daŭ-
re sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankoraŭ treman-
ta akvo mi vidis tremetantan sunon.
    "Mi sojfas tiun ĉi akvon,"  diris la eta princo,
"donu al mi por trinki!..."
    Kaj mi komprenis, kion li serĉis.
    Mi levis la sitelon ĝis liaj lipoj.  Trinkante li
fermis siajn okulojn. Tio estis dolĉa kiel festo. Tiu
akvo ja estis io alia ol nura nutraĵo. Ĝi estis naski-
ta el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el streĉo
de miaj brakoj. Ĝi estis por la koro bona kiel donaco.
Kiam mi estis knabeto, la lumo de la Kristarbo, la muzi-
ko de la meznokta meso kaj la dolĉeco de la ridetoj,
same donis radiadon al la Kristnaska donaco, kiun mi ri-
cevis.
    "Homoj ĉe vi kulturas kvin mil rozojn en unu ĝar-
deno," diris la eta princo, " ...kaj tamen ili tie ne
trovas, kion ili serĉas."
    "Ili ne trovas tion," mi respondis.
    "Kaj ja ili povus trovi, kion ili serĉas,  en unu
sola rozo aŭ en iom da akvo..."
    "Certe," mi respondis.
    Kaj la eta princo aldonis:
    "Sed la okuloj estas blindaj, necesas serĉi per la
koro."
 
    Mi estis trinkinta. Mi spiris bone. Tagiĝe la ĉie-
lo estis mielkolora. Mi feliĉis ankaŭ pro tiu miela ko-
loro. Kial do mi eksentis angoron?
    "Necesas, ke vi plenumu vian promeson," dolĉe diris
al mi la eta princo, kiu denove sidiĝis apud mi.
    "Kiun promeson?"
    "Vi scias...  buŝumon por mia ŝafeto...  mi estas
respondeca pri tiu floro!"
    Mi elpoŝigis miajn skizojn. La eta princo ekvidis
ilin kaj diris ridante:
    "Viaj baobaboj iom similas al brasikoj..."
    "Ho!"
    Mi, tiel multe fiera pro miaj baobab-desegnoj!
    "Pri via vulpo... la oreloj iom simila al kornoj...
kaj estas tro longaj!"
    Kaj li denove ridis.
    "Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni
krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj."
    "Ho, tio taŭgos," li diris, "la infanoj scias."
    Do mi desegnis buŝumon. Kaj, donante ĝin al li, mi
sentis korpremon:
    "Vi havas projekton, kiun mi ne konas..."
    "Sciu, ke morgaŭ estos la datreveno de mia falo sur
la Teron..."
    Kaj post silento li diris ankoraŭ:
    "Mi falis proksime de ĉi tie..."
    Kaj li ruĝiĝis.
    Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan an-
koron. Tamen demando venis en mian menson:
    "Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil
mejlojn malproksime de ĉiuj enloĝigitaj landoj, tiam
matene antaŭ ok tagoj, kiam mi konatiĝis kun vi. Ĉu vi
tiam estis reiranta direkte al via falpunkto?"
    La eta princo denove ruĝiĝis.
    Kaj hezite mi aldonis:
    "Eble pro la datreveno?"
    La eta princo refoje ruĝiĝis. Li neniam respondis
al demandoj, sed kiam oni ruĝiĝas, tio signifas "jes",
ĉu ne?
    "Ha!" mi diris al li, "mi timas..."
    Sed li respondis al mi:
    "Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via maŝino.
Mi atendos vin ĉi tie. Revenu morgaŭ vespere!..."