XXIV

ESTIS la oka tago ekde mia paneo en la dezerto, kaj mi
estis aŭskultinta la rakonton pri la vendisto, trinkante
la lastan guton de mia akvoprovizo:
    "Ho," mi diris al la eta princo, "viaj memoraĵoj ja
estas beletaj, sed mi ankoraŭ ne riparis mian aviadilon,
mi havas nenion plu por trinki, kaj ankaŭ mi estus feli-
ĉa, se mi povus paŝi tute malrapide al fontano!"
    "Mia amiko la vulpo..." li diris al mi.
    "Mia etulo, ne temas plu pri la vulpo!"
    "Kial?"
    "Ĉar ni baldaŭ mortos pro sojfo..."
    Li ne komprenis mian rezonadon kaj respondis al mi:
    "Estus bone, ke oni havis amikon, eĉ se oni estas
baldaŭ mortonta. Mi estas tre kontenta, ke mi havis ami-
kon vulpo..."
    "Li ne taksas la danĝeron," mi pensis. "Li neniam
malsatas, nek iam soifas. Iom da suno sufiĉas al li..."
    Sed li rigardis min kaj respondis al mia penso:
    "Ankaŭ mi soifas... ni serĉu puton..."
    Mi gestis lacece:  "Estas sensence serĉi puton ha-
zarde en la dezerta vastego." Tamen ni ekiris.
    Post plurhora silenta marŝado, nokto falis kaj ste-
loj eklumis. Mi vidis ilin kvazaŭ en sonĝo, iom febran-
te pro soifo. La vortoj de la eta princo dancis en mia
memoro:
    "Ĉu do vi ankaŭ soifas?" mi demandis lin.
Sed li ne respondis al mia demando. Li simple diris:
    "Akvo povas esti bona ankaŭ por la koro..."
    Mi ne kompenis lian respondon, sed mi silentis...
mi bone sciis, ke neniel utilus demandi lin.
    Li esti laca. Li sidiĝis. Mi sidiĝis apud li. Kaj
post silento li daŭrigis:
    "La steloj estas belaj pro iu floro, kiun oni ne
vidas..."
    "Certe," mi respondis kaj sen paroli mi rigardis la
faldojn de la sablo en la lunlumo.
    "La dezerto estas bela..." li aldonis.
    Kaj estis vere. Mi ĉiam amis dezertojn. Oni sidi-
ĝas sur sablan ondon. Oni vidas nenion. Oni nenion aŭ-
das.  Kaj tamen io radias en silento...
    "Kio beligas dezerton," diris la eta princo, "estas,
ke ĝi ie kaŝas puton..."
    Mi miris subite kompreni tiun misteran radiadon de
la sablo. Kiam mi estis knabeto, mi loĝis en antikva do-
mo, kaj legendo rakontis, ke trezoro tie estis profunde
enfosigita. Kompreneble, neniam iu sciis malkovri ĝin,
eble eĉ nek serĉis ĝin. Sed ĝi ensorĉis la tutan do-
mon. Mia domo kaŝis sekreton en la fundo de sia koro...
    "Jes," mi diris al la eta princo, "ĉu temas pri domo
ĉu pri steloj, ĉu pri dezerto, kio faras ilian belecon,
estas nevidebla!"
    "Mi estas kontenta, ke vi samopinias kun mia vulpo,"
li diris.
    Ĉar la eta princo ekdormis, mi levis lin en miajn
brakojn kaj denove ekiris. Mi estis emociata. Ŝajnis al
mi, ke mi portas fragilan trezoron. Eĉ ŝajnas al mi ke
estas nenio pli fragila sur la Tero. Mi rigardis en la
lunlumo tiun palan frunton, tiujn fermitajn okulojn, ti-
ujn harbuklojn, kiuj tremetis en vento, kaj mi diris al
mi: "Tio, kion mi vidas, estas nur la ŝelo.  Kio plej
gravas, estas nevidebla..."
    Ĉar liaj duone malfermitaj lipoj ridetis, mi ankaŭ
diris al mi: "Kio tiom kortuŝas min pri la dormanta
princeto, estas lia fideleco al la floro, estas bildo de
rozo, kiu radias interne de li kiel flamo de lampo, eĉ
kiam li dormas..." Kaj mi sentis, ke li estas eĉ pli
fragila. Oni ja devas ŝirmi lampojn: ventblovo povas
ilin estingi...
    Kaj tiel iranta, tagiĝe mi malkovris la puton.