XXII
"BONAN TAGON!" diris la eta princo.
"Bonan tagon!" diris la relŝanĝisto.
"Kion vi faras ĉi tie?" demandis la eta princo.
"Mi apartigas vojaĝantojn po kapoj da mil unuoj,"
diris la relŝan#285isto. "Mi ekspedas, jen dekstren, jen
maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin."
Kaj lumanta rapidvagonaro, muĝanta kiel fulmotondro,
tremigis la budon de la relŝan#285isto.
"Ili certe urĝiĝas," diris la eta princo. "Kion ili
serĉas?"
"Tion ne scias eĉ la lokomotivestro," respondis la
relŝanĝisto.
Kaj en la inversa direkto muĝis dua lumanta rapid-
vagonaro.
"Ĉu ili jam revenas?" demandids la eta princo.
"Ili ne estas la samaj," diris la relŝanĝisto.
"Temas pri interŝanĝo."
"Ĉu ili ne estis kontentaj tie, kie ili estis?"
"Oni neniam estas kontenta tie, kie oni estas," di-
ris la relŝanĝisto.
Kaj kiel fulmotondro muĝis tria lumanta rapidvagon-
aro.
"Ĉu ili postsekvas la unuajn vagonarojn?" demandis
la eta princo.
"Ili postsekvas nenion ajn," diris la relŝanĝito.
"Ili tie dormas aŭ oscedas. Nur la infanoj platigas sia-
jn nazojn sur la fenestroj."
"Nur la infanoj scias, kion ili serĉas," diris la
eta princo. "Ili dediĉas tempon al pupo el ĉifonoj,
kaj ĝi fariĝas tre grava, kaj se oni forprenas ĝin de
ili, ili ploras..."
"Ili havas fortunon," diris la relŝanĝisto.


