XXI

EN TIU momento aperis la vulpo:
    "Bonan tagon!" diris la vulpo.
    "Bonan tagon!" ĝentile respondis la eta princo.
Li turniĝis, sed nenion vidis.
    "Mi estas tie ĉi sub la pomarbo," diris la voĉo...
    "Kiu vi estas?" diris la eta princo. "Vi estas sufi-
ĉe beleta..."
    "Mi estas vulpo," diris la vulpo.
    "Venu ludi kun mi," proponis al ĝi la eta princo.
"Mi estas tiel malgaja!..."
 
    "Mi ne povas ludi kun vi," diris la vulpo. "Mi ne
estas malsovaĝigita."
    "Ha, pardonu," diris la eta princo.
    Sed post pripenso li aldonis:
    "Kion signifas malsovaĝigi?"
    "Vi ne estas ĉi-tiea," diris la vulpo.  "Kion vi
serĉas?"
    "Mi serĉas homojn," diris la eta princo. "Kion sig-
nifas malsovaĝigi?"
    "La homoj," diris la vulpo, "havas pafilojn kaj ĉa-
sas. Kia ĝenaĵo! Ili ankaŭ bredas kokinojn. Tio estas
ilia sola intereso. Ĉu vi serĉas kokinojn?"
    "Ne," diris la eta princo. "Mi serĉas amikojn. Kion
signifas malsovaĝigi?"
    "Tio estas tro forgesata afero," diris la vulpo.
"Tio signifas krei rilatojn..."
    "Krei rilatojn?"
    "Kompreneble," diris la vulpo. "Vi ankoraŭ estas por
mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi
ne bezonas vin. Kaj ankaŭ vi ne bezonas min.  Mi estas
por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi
malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke.  Vi estos
por mi unika en la mondo.  Mi estos por vi unika en la
mondo."
    "Mi ekkomprenas," diris la eta princo.  "Mi konas
certan floron... mi kredas, ke ĝi malsovaĝigis min..."
    "Kredeble," diris la vulpo. Oni vidas sur Tero ĉia-
jn aferojn..."
    "Ho, tio ne estas sur Tero," diris la eta princo.
  
La vulpo ŝajnis tre scivola:
"Ĉu sur alia planedo?" 
"Jes."
"Ĉu estas ĉasistoj sur tiu
planedo?"
"Ne."
"Jen interesa afero! Kaj ĉu
estas kokinoj?"
"Ne."
"Nenio estas perfekta," suspi-
ris la vulpo.
    Sed ĝi revenis al sia ideo:
    "Mia vivo estas monotona. Mi ĉasas kokinojn kaj
homoj ĉasas min. Ĉiuj kokinoj similas unuj al aliaj,
kaj ĉiuj homoj ankaŭ. Do mi iom enuas. Sed, se vi mal-
sovaĝigos min, mia vivo estos kvazaŭ suna.  Mi konos
sonon de paŝoj, kiuj distingiĝas de ĉiuj aliaj.  La
aliaj paŝoj forpelas min en grundon.  Viaj vokos min
kiel muziko por iri el mia ternesto. Kaj rigardu! Ĉu vi
vidas tie tritikajn kampojn? Mi ne manĝas panon. Triti-
ko estas por mi senutila.  Tritikaj kampoj memorigas min
pri nenio. Kaj tio estas malgaja! Sed vi havas orajn ha-
rojn. Estos mirinde post kiam vi malsovaĝigos min! Ora
tritiko memorigos min pri vi.  Kaj mi amos la susuron de
vento en tritiko..."
    La vulpo eksilentis kaj longe rigadis la etan prin-
con:
    "Mi petas... malsovaĝigu min!" ĝi diris.
    "Volonte!" respondis la eta princo, "sed mi ne havas
multe da tempo. Mi devas trovi amikojn kaj lerni multajn
aferojn."
    "Oni konas nur tion, kion oni malsovaĝigis," diris
la vulpo. "La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni.
Ili aĉetas tute pretajn objektojn ĉe vendistoj.  Sed,
ĉar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas ami-
kojn. Se vi volas amikon, malsovaĝigu min!"
    "Kion necesas fari?" demandis la eta princo.
    "Necesas esti tre pacienca,"  respondis la vulpo.
"Unue vi sidiĝu iom malproksime de mi, tiele, sur la
herbo. Mi rigardos vin oblikve, sed vi nenion diros. Pa-
roloj estas fonto de miskomprenoj. Sed ĉiutage vi povos
sidiĝi iomete pli proksime..."
    La morgaŭan tagon la eta princo revenis.
    "Prefere vi revenu ĉiam je la sama horo," diris la
vulpo. "Se ekzemple vi venos je la kvara posttagmeze, mi
komencos esti feliĉa ekde la tria. Ju pli antaŭen pasos
la tempo, des pli feliĉa mi sentos min. Jam je la kvara
mi estos tremetanta kaj maltrankvila; mi malkovros la
valoron de la feliĉo! Sed, se vi venos iam ajn, mi ne-
niam scio por kiu horo prepari mian koron al feliĉo...
Ritoj necesas..."
    "Kio estas rito?" diris la eta princo.
    "Tio ankaŭ estas tro forgesita afero," diris la vul-
po, "Tio, kio distingas unu tagon de la aliaj. Miaj ĉa-
sistoj ankaŭ respektas riton. Ĉiun jaŭdon li dancas kun
knabinoj en la vilaĝo. Tial jaŭdo estas mirinda tago!
Mi iras promeni ĝis la vitejo. Se la ĉasistoj dancus
iam ajn, la tagoj estus ĉiuj similaj, kaj mi neniel ha-
vus feriojn."
     
    Tial la eta princo malsovaĝigis la vulpon. Sed al-
proksimiĝis la horo de la foriro:
    "Ho," diris la vulpo... "Mi ploros."
    "Estas via kulpo,"  diris la eta princo, " mi ne de-
ziris por vi malbonon, sed vi voli,  ke mi malsovaĝigu
vin..."
"Certe," diris la vulpo.
"Sed vi ploros!" diris la eta princo.
"Certe," diris la vulpo.
"Do, vi gajnas nenion!"
"Mi gajnas ion," diris la vulpo, "pro la koloro de la
tritiko." Kaj ĝi aldonis:
    "Iru revidi la rozojn! Vi komprenos, ke la via estas
unika en la mondo. Revenu por adiaŭi, kaj mi danacos al
vi sekreton."

    La eta princo iris revidi la rozojn:
    "Vi tute ne similas mian rozon, vi ankaŭ estas neni
-o," li diris al ili.  "Neniu vin malsovaĝigis, kaj vi
neniun malsovaĝigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Ĝi
estis nur vulpo simila al cent mil aliaj.  Sed ĝi fari-
ĝis mia amiko kaj ĝi nun estas unika en la mondo."
    Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.
    "Vi estas belaj sed malplenaj," li daŭrigis. "Oni ne
povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus,
ke mia propra rozo similas vin. Sed ĝi sola pli gravas
ol vi ĉiuj, ĉar ĝi estas tiu, kiun mi akvumis.  Ĉar
ĝi estas tiu, kiun mi metis sub la kloŝon. Ĉar ĝi es-
tas tiu, kiun mi ŝirmis per la ventŝirmilo.  Ĉar ĝi
estas tiu, kies raŭpojn mi mortigis (escepte de du aŭ tri
fariĝontaj papilioj). Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi aŭs-
kultadis, kiam ĝi plendadis aŭ fanfaronadis, aŭ eĉ, ia-
foje, kiam ĝi silentis. Ĉar ĝi estas mia rozo!"

    Kaj li revenis al la vulpo:
    "Adiaŭ," li diris....
    "Adiaŭ," diris la vulpo. "Jen mia sekreto. Ĝi estas
tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro.  La esenco
estas nevidebla per okuloj."
    "La esenco estas nevidebla per okuloj,"  ripetis la
eta princo por memori.
    "La homoj forgesis ĉi tiun veraĵon," diris la vul-
po. "Sed vi ne forgesu ĝin. Vi fariĝas por ĉiam res-
pondeca por tio, kion vi malsovaĝigis. Vi estas respon-
deca por via rozo..."
    "Mi estas respondeca por mia rozo..." ripetis la eta
princo por memori.