XX

SED OKAZIS, ke la eta princo, longe paŝinte sur sablo,
rokoj kaj neĝo, fine malkovris vojon. Kaj ĉiuj vojoj
kondukas al homoj.
    "Bonan tagon!" li diris.
    Estis tie ĝardeno plena de rozoj.
    "Bonan tagon!" diris la rozoj.
    La eta princo rigardi ilin. Ili ĉiuj similis al lia
floro.
 

    "Kiuj estas vi?" li demandis miregante.
    "Ni estas rozoj," diris la rozoj.
    "Ĉu?!" diris la eta princo.
    Kaj li sentis sin tre malfeliĉa. Lia floro rakontis
al li, ke en la universo ĝi estas sola en sia speco.
Kaj jen estis kvin mil kiel ĝi, tute samaj, en unu sola
ĝardeno!
    "Ĝi ofendiĝus," li diris al si, "se ĝi vidus ĉi
tion... ĝi treege tusus kaj ŝajnugus sin mortanta, por
eviti ridindon. Kaj mi devus ŝajnigi kvazaŭ mi flegas
ĝin, ĉar alie ĝi vere mortus, nur por humiligi ankaŭ
min..."
    Poste li aldone diris al si: "Mi kredis, ke mi pose-
das unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon.
Ĝi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de
miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por ĉiam estin-
gita, ja ne faras min tre grandioza princo..."
    Kaj, kuŝante sur herbejo, li ploris.