II
Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere in-
terparoli, ĝis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo,
kio okazis antaŭ ses jaroj. Io en la motoro rompiĝis.
Kaj, ĉar estis kun mi nek mekanikisto nek pasaĝeroj,
mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan
riparon. Temis por mi pri vivdemando. Mi havis trinke-
blan akvon apenaŭ por semajno.
La unuan vesperon mi do endormiĝis sur la sablo,
mil mejlojn for de kiu ajn loĝigita loko. Mi ja estis
multe pli izolita ol ŝip-rompulo sur floso meze de oce-
ano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagiĝe vekis
min kurioza voĉeto:
"Mi petas vin... desegnu por mi ŝafeton!"
"Kion?"
"Desegnu por mi ŝafeton!"
Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste
frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tu-
te eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min.
Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis
fari.
Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava
ol la modelo. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj sen-
kuraĝigis min de pentrista karieo jam kiam mi estis ses-
jara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi neni-
on lernis desegni.
Do mi rigardis tiun aperaĵon per okuloj tute rondaj
pro miro. Ne forgesu, ke mi troviĝis mil mejlojn for de
iu ajn loĝigita loko. Nu, mia hometo ŝajnis al mi nek
vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, aŭ
timo. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de
dezerto, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Kiam
mi fine sukcesis paroli, mi diris al li:
"Sed... kion vi faras ĉi tie?"
Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre
gravan:
"Mi petas... desegnu por mi ŝafeton!"
Kiam mistero tro impresas, oni ne kuraĝas malobei.
Eĉ se tio ŝajnas al mi absurda ĉi tie, mil mejlojn
for de iu ajn loĝigita loko kaj en danĝero de morto,
mi tamen elpoŝigis paperfolion kaj fontoplumon. Sed mi
tiam ekmemoris ke mi lernis precipe geografion, histori-
on, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona
humoro) mi diris al la hometo, ke mi ne scias desegni.
Li respondis al mi:
"Ne gravas. Desegnu por mi ŝafeton!"
Ĉar ŝafon mi neniam desegnis, Mi refaris por li
unu el la du solaj desegnoj. Kiujn mi kapablis fari:
tiu de la fermita boao.
Kaj en mirego mi aŭdis la hometon respondi al mi:
"Ne! Ne! Mi ne volas elefanton en boao. Boao estas
tre danĝera kaj elefanto okupas tro multe da spaco.
Ĉe mi ĉio estas tute eta. Mi bezonas ŝafeton. Desegnu
por mi ŝafeton!"
Do, mi desegnis.
Li atente rigardis kaj poste diris:
"Ne! Tiu ĉi estas jam tre malsana.
Faru alian!"
Tiam mi desegnis devove:
Mia amiko ĉarme ridetis kun indulgo:
Vidu mem...ĉi tio estas ne ŝafeto",
sed virŝafo.
Ĝi havas kornojn...
Do mi rekomencis desegni.
Sed, kiel la antaŭaj, ĝi estis rifuzita:
Tiu ĉi estas tro maljuna.
Mi volas ŝafeton, kiu longe vivu."
Tiam mi senpacienciĝis kaj, ĉar mi volis
senprokraste komnci la malmuntadon de mia
motoro, mi skizaĉis ĉi tiun lastan de-
segnon.
Kaj mi ĵetis tiujn ĉi vortojn:
"Jen estas la kesto. La ŝafe-
to, kiun vi volas, troviĝas in-
terne."
Sed mi tre suspriziĝis, vi-
dante la vizaĝon de mia juna kri-
tikisto ekbrili pro ĝojo:
"Ĝuste tia mi volis ĝin! Ĉu vi kredas, ke tiu ŝafeto
bezonos multe da herbo?"
"Kial?"
"Tial, ĉar ĉe mi ĉio estas tute eta..."
"Certe sufiĉos. Mi donis al vi tute etan ŝafeton."
Li klinis sian kapeton al la desegno:
"Ne tiel etan... Ha! Ĝi endormiĝis..."
Kaj tiel mi konatiĝis kun la eta princo.


