IXX

LA ETA princo suprengrimpis sur alta monto.  La solaj
montoj, kiujn li iam konis, estis la tri vulkanoj, kies
supro atingas la altecon de liaj genuoj. Kaj li uzis la
estingitan vulkanon kiel tabureton.  "Supre, sur monto
alta kiel tiu ĉi," li pensis, "mi per unu sola rigardo
ekvidos la tutan planedon kaj ĉiujn homojn..."  Sed li
ekvidis nenion alian krom pinteca rokaro.
    "Bonan tagon!" li trafe-maltrafe diris.
    "Bonan tagon!...Bonan tagon!...Bonan tagon!..." res-
pondis la eīo.
    "Kiu vi estas?!" diris la eta princo.
    "Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!..."
respondis la eīo.
    "Estu miaj amikoj," li diris, "mi estas sola."
    "Mi estas sola... mi estas sola... mi estas sola..."
respondis la eīo.


    "Kia stranga planedo!" li tiam pensis. Ĝi estas tu-
te seka kaj tute pinta kaj tute sala. Kaj la homoj ne
havas fantazion. Ili ripetas, kion oni diras al ili...
Hejme mi havis floron; ĝi parolis ĉiam unua..."