XVII

KIAM oni volas spriti, oni foje mensogas iom. Mi ne es-
tis tre honesta, parolante al vi pri la lanternistoj.
Mi riskas doni malĝustan ideon pri nia planedo al tiuj,
kiuj ne konas ĝin. La homoj okupas tre malmulte da spa-
co sur la Tero. Se la duo da miliardoj da homoj, kiuj
loĝas sur la Tero, starus iom dense kiel por mitingo,
entenus ilin facile publika placo longa kaj larĝa dudek
mejlojn. Oni povus amasigi la tutan homaron sur la plej
malgranda pacifika insuleto.
    Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin.  Ili
kredas, ke ili okupas multe da spaco. Ili vidas sin gra-
vaj, kiel baobaboj. Vi do konsilos al ili kalkuli. Ili
amegas ciferojn: tio plaĉos al ili. Sed vi ne perdu vi-
an propran tempon. Estas senutile. Vi fidas min.
    Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidan-
te neniun. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo,
kiam lunkolora ringo ekmoviĝetis sur la sablo.
    "Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.
    "Bonan nokton," diris la serpento.
    "Sur kiun planedon mi falis?" demandis la eta princo.
    "Sur Teron, en Afriko," respondis la serpento.
    "Ha!... Ĉu do estas neniu sur la Tero?"
    "Ĉi tie estas dezerto. Neniu troviĝas en dezertoj.
Tero estas granda," diris la serpento.
    La eta princo sidiĝis sur ŝtonon kaj levis siajn
okulojn al la ĉielo:
    "Mi demandas min," li diris, "ĉu la steloj brilas
por ke ĉiu povu iam retrovi la sian. Rigardu mian pla-
nedon! Ĝi estas ĝuste super ni... Sed kiel malproksime
ĝi estas!"
    "Ĝi estas bela," diris la serpento. "Kial vi venis
ĉi tien?"
    "Mi havas malfacilaĵojn kun certa floro," diris la
eta princo.
    "Ha!" diris la serpento.
    Kaj ili silentis.
    Fine la eta princo reparolis:
    "Kie estas homoj? Oni estas iom soleca en la dezer-
to..."
    "Oni estas soleca ankaŭ inter homoj," diris la ser-
pento.

  

    La eta princo longe rigardis ĝin:
    Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fi-
ne diris.
    "Sed mi estas pli potenca, ol fingro de reĝo," di-
ris la serpento.
    La eta pinco ekridetis:
    "Vi ne estas tre potenca... vi eĉ ne havas kru-
rojn... vi eĉ ne povas vojaĝi..."
    "Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo,"
diris la serpento.
    Ĝi volviĝis ĉirkaŭ maleolo de la eta princo kiel
ora braceleto:
    "Kiun mi tuŝas, tiun mi redonas al tero, el kiu li
devenas," ĝi aldonis. "Sed vi estas pura kaj venas de
stelo..."
    La eta princo nenion respondis.
    "Mi kompatas vin, tiel solan sur ĉi tiu granita Te-
ro. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri
via planedo. Mi povas..."
    "Ho! Mi sufiĉe bone komprenis," diris la eta prin-
co, "sed kial vi ĉiam sprimiĝas per enigmoj?"
    "Mi solvas ilin ĉiujn," diris la serpento.
    Kaj ili eksilentis.