XVI

LA SEPA planedo estis do Tero.
    Tero ne estas ajneca planedo!  Oni nombras sur ĝi
cent dek unu reĝojn (sen forgesi la nigrajn - komprene-
ble!), sep mil geografojn, naŭcent mil negocistojn, sep
milionojn kaj duono da ebriuloj kaj tricent dek unu mi-
lionojn da malmodestuloj, tio estas: duo da miliardoj da
grandpersonoj.
    Por doni al vi ideon pri la dimensioj de Tero, mi
diros al vi, ke, antaŭ ol oni inventis elektron, estis
necese vivteni sur ĉiuj ses kontinentoj veran armeon de
kvarcent sesdek du mil kvincent dek unu lanternistoj.
    De malproksime tio faris belegan efekton.  La movoj
de tiu armeo estis regulaj kiel tiuj de operbaleto. Unua-
vice venis la lanternistoj de Nov-Zelando kaj Aŭstralio.
Poste, eklumiginte siajn lanternojn, ili iris dormi.
Tiam la lanternistoj de Ĉinio kaj Siberio siavice ek-
partoprenis en la baleto. Kaj ankaŭ ili malaperis en
la kulisojn. Tiam venis la vico de la lanternistoj el
Rusio kaj Hindujo. Kaj la vico de tiuj de Afriko kaj Eŭ-
ropo. Kaj tiuj el Sud-Ameriko. Kaj ili neniam eraris pri
siaj vicoj por eniri sur la scenejon.  Estis grandioze.

    Nur la lanternisto de la unusola lanterno ĉe Nord-
poluso kaj lia kolego ĉe Sudpoluso vivis malzorge kaj
pigre: ili laboris po du fojoj ĉiujare.