XV
LA SESA planedo estis dekoble pli vasta. Ĝi estis lo-
ĝata de maljuna sinjoro, kiu verkis dikegajn librojn.
"Nu! Jen esploristo!" li ekkriis, kiam li ekvidis la
etan princon.
La eta princo sidiĝis sur la tablon kaj iomete an-
helis pro laceco. Li jam tiom vojaxis!
"De kie vi venas?" demandis la maljuna sinjoro.
"Kio estas tiu dika libro?" diris la eta princo.
"Kion vi faras tie ĉi?"
"Mi estas geografo," diris la maljuna sinjoro.
"Kio estas geografo?"
"Geografo estas klerulo, kiu scias, kie troviĝas
maroj, riveroj, urboj, montoj kaj dezertoj."
"Tio ĉi estas tre interesa," diris la eta princo.
"Jen fine vera profesio!"
Kaj li ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la planedon de la geo-
grafo. Li ankoraŭ neniam vidis tiel majestan planedon.
"Estas tre bela via planedo. Ĉu estas oceanoj sur
ĝi?
"Mi ne povas scii tion," diris la geografo.
"Kaj urboj, riveregoj, dezertoj?"
"Ankaŭ tion mi ne povas sii," diris la geografo.
"Sed vi estas geografo!"
"Ĝuste," diris la geografo, "sed mi ne estas esplo-
risto. Esploristoj tute mankas al mi. Ne geografoj kal-
kulas urbojn, riveregojn, montojn, marojn, oceanojn kaj
dezertojn. Geografo estas tro grava persono por vagadi.
Li ne forlasas sian skribotablon, sed tie akceptas es-
ploristojn. Li pridemandas ilin kaj notas iliajn rememo-
rojn. Kaj, se la rememoroj de iu el ili ŝajnas al li
interesaj, la geografo enketas pri la moraleco de la es-
ploristo.
"Kaj do?"
"Ĉar esploristo, kiu mensogus, kaŭzus katastrofojn
en libroj pri georafio. Kaj ankaŭ esploristo, kiu drin-
kus."
"Kaj do?" diris la eta princo.
"Ĉar la ebriuloj vidas duige. Tiam la geografo no-
tus du montojn tie, kie estas nur unu."
"Mi konas iun, kiu estus malbona esploristo," diris
la eta princo.
"Povas esti. Do, kiam la moraleco de la esploristo
ŝajnas bona, oni enketas pri lia eltrovo."
"Ĉu vi iras tien por rigardi?"
"Ne. Tio estus tro komplika. Sed oni postulas de la
esploristo, ke li donu pruvojn. Se ekzemple temas pri
eltrovo de granda monto, oni postulas, ke li alportu el
ĝi grandajn ŝtonojn."
La geografo subite ekscitiĝis.
"Sed vi mem venas de malproksime! Vi estas esplori-
sto! Priskribu al mi vian planedon!"
Kaj la geografo malfermis sian registron kaj pinti-
gis sian krajonon. Oni skribas la esploristajn rakontojn
unue per krajono. Oni atendas por skribi per inko ĝis
la esploristo estos alportinta pruvojn.
"Nu?" ekdemandis la geografo.
"Ho, ĉe mi," diris la eta princo, "ja ne estas tre
interese, kaj estas ege malgrande. Mi havas tri vulkano-
jn. Du aktivaj kaj unu estingita. Sed oni neniam scias!"
"Oni neniam cias," ripetis la geografo.
"Mi ankaŭ havas unu floron."
"Ni ne notas florojn," diris la geografo.
"Kial do? Ili estas la blej bela afero."
"Ĉar la floroj estas eferemaj."
"Kion signifas eferema?"
"Libroj pri geografio," diris la geografo, "estas la
la plej valoraj el ĉiuj libroj. Ili neniam elmodiĝas.
Tre malofte okazas, ke monto alilokiĝas. Tre malofte
okazas, ke oceano elsekiĝas. Ni priskribas eternaĵojn."
"Sed estingitaj vulkanoj povas vekiĝi," interrompis
la eta princo. "Kion signifas efemera?"
"Ĉu vulkanoj estas estingitaj aŭ aktivaj, estas sa-
me koncerne nin," diris la geografo. "Kio gravas por ni,
estas la montoj. Ili ne ŝanĝixas."
"Sed, kion signifas efemera?" denove demandis la eta
princo, kiu dum sia vivo neniam rezignas demandon, unu-
foje farinte ĝin.
"Tio signifas ion, kio estas minacata de baldaŭa for-
paso."
"Ĉu mia floro estas minacata de baldaŭa forpaso?"
"Tutcerte."
"Mia floro estas efemera," diris la eta princo, "kaj
ĝi havas nur kvar dornojn por sin defendi kontraŭ la
mondo! Kaj mi lasis ĝin tute sola!"
"Tiel li unuafoje ekbedaŭris. Sed li tuj rekuraĝi-
ĝis.
"Kion vi konsilas, ke mi vizitu?" li demandis.
"La planedon Tero," respondis la geografo. "Ĝi ha-
vas bonan reputacion..."
Kaj la eta princo foriris, meditante pri sia floro.


