XIV


LA KVINA planedo estis tre kurioza. Ĝi estis la plej
malgranda el ĉiuj. Tie estis ĝuste nur necesa spaco
por loki unu stratlanternon kaj unu lanteniston.  La
eta princo ne sukcesis klarigi al si, por kio povas u-
tili lanterno kaj lanternisto sur planedo sen domo kaj
loĝantaro. Tamen li pensis:
    "Povas esti, ke tiu viro estas stulta. Tamen li es-
tas ia malplimulte, ol la reĝo, la malmodestulo, la ne-
gocito kaj la ebriulo. Almenaŭ lia laboro havas sencon.
Kiam li eklumigas sian lanternon, estas kvazaŭ li naski-
gus unu plian stelon - aŭ floron. Kiam li estingas sian
lanternon, estas kvazaŭ la stelon aŭ la floron li en-
dormigus. Bela okupo. Estas vere utila, ĉar estas bela!"
    Kiam li alvenis sur la planedon, li respekte salutis
la lanterniston:  







       

















                                     
    "Bonan tagon! Kial vi ĵus estingis vian lanternon?"
    "Estas laŭ ordono," respondis la lanternisto. "Bonan
tagon!"
    "Kio estas ordono?"
    "Ĝi estas: mi devas estingi mian lanternon. Bonan
vesperon!" Kaj li denove eklumigis ĝin.
    "Sed kial vi ĵus denove eklumigis ĝin?"
    "Estas laŭ ordono," respondis la lanternisto.
    "Mi ne komprenas," diris la eta princo.
    "Estas nenio por kompreni," diris la lanternisto.
"Ordono estas ordono. Bonan tagon!"
    Kaj li estingis sian lanternon.
    Poste li viŝis sian frunton per ruĝe kvadratita
naztuko.
    "Terura okupo ĝi estas. En la pasinteco estis bone.
Matene mi estingis, kaj vespere mi eklumigis. Mi havis
la ceteron de la tago por ripozi kaj la ceteron de la
nokto por dormi."
    "Kaj ĉu de tiam la ordono estis ŝanĝita?"
    "La ordono ne estis ŝanĝita," diris la lanternisto.
"Ja precize pro tio ĝi estas terura. De jaro al jaro la
planedo ĉiam pli kaj pli rapide turniĝis, sed la ordo-
no neniam ŝanĝiĝis!"
    "Kaj kio do?" diris la eta princo.
    "Do, ĉar nun ĝi turniĝas po unu fojo ĉiuminute,
mi ne havas plu eĉ sekundon por paŭzi. Mi eklumigas kaj
estingas po unu fojo ĉiuminute!"
    "Tio estas vere stranga! La tago ĉe vi daŭras unu
minuton!"
    "Tio tute ne estas stranga!" diris la lanternisto.
"Ni konversaciis jam unu monaton."
    "Unu monaton?"
    "Jes. Tridek minutoj estas tridek tagoj! Bonan ves-
peron!"
    Kaj li denove eklumigis sian lanternon.
    La eta princo rigardis lin kaj ekamis tiun lanter-
niston tiel fidelan al la ordono, kiun li ricevis.  Li
rememoris pri la sunsubiroj, kiujn li mem iam provis vi-
di, alilokante sian seĝon. Li volis helpi al sia amiko:
    "Aŭskultu!... Mi konas metodon, per kiu vi povos
ripozi, kiam vi volas..."
    "Mi ĉiam volas," diris la lanternisto.
    Ĉar oni povas esti samtempe kaj fidela kaj mallabo-
rema.
    La eta princo daŭrigis:
    "Via planedo estas tiel malgranda, ke vi povas ĉir-
kaŭiri ĝin per tri paŝegoj. Vi nur devas malrapide
paŝi por ĉiam resti sub la suno. Kiam vi volos ripozi,
vi paŝos..., kaj la tago daŭros tiel longe, kiel vi
volos."
    "Tio ne tro helpos al mi," diris la lanternisto.
"Ĉar pli ol kion ajn alian en vivo mi ŝatas dormi."
    "Malbonŝance," diris la eta princo.
    "Malbonŝance," diris la lanternisto. "Bonan tagon!"
Kaj li estingis sian lanternon.
    "Tiu ĉi," pensis la eta princo daŭrigante sian vo-
jaĝon, "estus malestimata de ĉiuj aliaj: la reĝo, la
malmodestulo, la ebriulo kaj la negocisto. Tamen li es-
tas la sola, kiu ne ŝajnas al mi ridinda.  Eble, ĉar
li okupiĝas pri io alia, ol pri si mem."
    Li suspiris pro bedaŭro kaj pensis:
    "Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. Sed
lia planedo estas vere tro malgranda. Sur ĝi ne estas
spaco por du personoj..."
    La eta princo ne kuraĝis konfesi al si mem, ke li
ŝatis tiun ĉi benitan planedon precipe pro la mil kvar-
cent kvardek sunsubiroj en ĉiu tago.