XIII

LA KVARA planedo estis loĝata de negocisto.  Tiu viro
estis tiel okupata, ke li eĉ ne levis sian kapon dum
la alveno de la eta princo.
    "Bonan tagon," salutis la eta princo, "Via cigaredo
estingiĝis."
    "Tri kaj du estas kvin. Kvin kaj sep, dek du. Dek du
kaj tri, dek kvin. Bonan tagon! Dek kvin kaj sep estas
dudek du. Dudek du kaj ses, dudek ok. Mi ne havas tempon
por denove ekbruligi mian cigaredon. Dudek ses kaj kvin
estas ridek unu.  Fu! Tio entute estas do kvincent unu
milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu."
    "Kvincent milionoj da kio?"
                   
    
    "Ha! Ĉu vi ankoraŭ estas tie ĉi? Kvincent unu mi-
lionoj da... mi ne scias plu... Mi havas tion da laboro!
Mi ja estas serioza, mi ne amuziĝas per bagatelaĵoj!
Du kaj kvin estas sep..."
    La negocisto levis la kapon.
    "Dum la kvindek kvar jaroj de kiam mi loĝas sur tiu
ĉi planedo, mi estis ĝenita nur trifoje. Unuan fojon
tio okazis antaŭ dek jaroj, pro majskarabo, kiu falis de
loko, kiun Dio scias. Ĝi bruis terure, kaj sekve mi fa-
ris kvar erarojn en adicio. Duan fojon tio okazis antaŭ
dek unu jaroj pro reŭmatisma atako. Korpa ekzercado man-
kas al mi. Mi ne havas tempon por vagadi. Mi ja estas
serioza. Trian fojon... jen! Mi do diris kvincent unu
milionoj..."
    "Milionoj da kio?"
    La negocisto ekkomprenis, ke li neniel povas esperi
trankvilon.
    "Milionoj da tiuj aĵetoj, kiujn oni iafoje vidas
sur la ĉielo."
    "Ĉu muŝoj?"
    "Tute ne! Oraj aĵetoj pri kiuj revas mallaboremuloj.
Sed mi ja estas serioza! Mi ne havas tempon por revadi."
    "Ha! Ĉu steloj?"
    "Jes, ĝuste, ili estas steloj."
    "Kaj kion vi faras per kvincent milionoj da steloj?"
    "Kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent
tridek unu. Mi ja estas serioza kaj preciza."
    "Kaj kion vi faras per tiuj steloj?"
    "Kion mi faras per ili?"
    "Jes, diru!"
    "Nenion mi faras per ili. Mi posedas ilin."
    "Ĉu vi posedas la stelojn?"
    "Jes."
    "Sed mi jam vidis reĝon, kiu..."
    "La reĝoj ne posedas. Ili reĝas. Tio estas tute
alia afero."
    "Kaj kial utilas al vi posedi la stelojn?"
    "Tio utilas al mi por esti riĉa."
    "Kaj kial utilas al vi esti riĉa?"
    "Tio utilas al mi por aĉeti aliajn stelojn, se iu
trovas iujn."
    La eta princo pensis: Tiu ĉi rezonas iom same,
kiel mia ebriulo. Tamen li demandis pli:
    "Kiel oni povas posedi stelojn?"
    "Al kiu ili apartenas?" tuj rebatis la negocisto
grumblante.
    "Mi ne scias. Al neniu."
    "Do, ili apartenas al mi, ĉar mi estis la unua, kiu
pensis pri ili."
    "Ĉu tio sufiĉas?"
    "Kompreneble. Se vi trovos diamanton, kiu estas ne-
nies propraĵo, ĝi apartenos al vi. Se vi trovos insu-
lon, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi.
Se vi kiel unua havas iun ideon, vi patentigas ĝin:
ĝi apartenas al vi. Kaj sekve mi posedas la stelojn,
ĉar neniam iu antaŭ mi havis la ideon ilin posedi."
    "Tio estas vera," diris la eta princo. "Sed kion vi
faras per ili?"
    "Mi administras ilin. Mi kalkulas kaj rekalkulas
ilin," klarigis la negocisto. "Estas malfacile. Sed mi
estas serioza homo!"
    La eta princo ankoraŭ ne estis kontenta.
    "Se mi posedas fulardon, mi povas ĝin meti ĉirkaŭ
mia kolo kaj kunporti. Se mi posedas floron, mi povas
ĝin deŝiri kaj kunporti. Sed vi ne povas preni la ste-
lojn!"
    "Ne, sed mi povas deponi ilin en banko."
    "Kion tio signifas?"
    "Tio signifas, ke mi skribas sur papereton la nom-
bron de miaj steloj. Kaj poste mi ŝlosas tiun ĉi pape-
ron en tirkesto."
    "Nenion pli?"
    "Tio sufiĉas!"
    "Tio estas amuza," pensis la eta princo.  "Sufiĉe
poezia, sed ne tre serioza."
    "Mi posedas floron, kiun mi akvumas ĉiutage,"  li
ankoraŭ diris. "Mi posedas tri vulkanojn, kiujn mi skra-
pas ĉiusemajne. Mi bone skrapas ankaŭ tiun, kiu estas
estingita. Oni neniam scias! Por miaj vulkanoj kaj ankaŭ
por mia floro estas utile, ke mi posedas ilin. Sed vi ne
estas utila por la steloj..."
    La negocisto malfermis sian buŝon, sed trovis neni-
on por respondi. Kaj la eta princo foriris.
    "La grandpersonoj certe estas tute strangaj,"  li
pensis dumvoje.