XII
LA SEKVANTA planedo estis loĝata de ebriulo. Tiu vizito
estis tre mallonga, sed ege malĝojigis la etan princon.
"Kion vi faras ĉi tie?" li diris al la ebriulo,
kiun li trovis silente sidantan antaŭ unu vico da plenaj
boteloj kaj unu vico da malplenaj.
"Mi drinkas," respondis la ebriulo kun funebra mieno.
"Kaj kial vi drinkas?" demandis la eta princo.
"Por forgesi," respondis la ebriulo.
"Por forgesi kion?" demandis la eta princo, kiu jam
ekkompatis lin.
"Por forgesi, ke mi hontas," konfesis la ebriulo
mallevante la kapon.
"Pri kio vi hontas?" demandis la eta princo, kiu de-
ziris helpi al li.
"Mi hontas drinki!" diris por fini la ebriulo kaj
definitive eksilentis.
Kaj la eta princo foriris perpleksa.
"La grandpersonoj certe estas tre multe strangaj,"
li pensis dumvoje.


