XI
LA DUA planedo estis loĝata de malmodestulo.
"Ha! Ha! Ha! Jen vizito de iu admiranto!" de mal-
proksime ekkriis la malmodestulo, tuj kiam li ekvidis
la etan princon.
Efektive, por malmodestuloj la aliaj homoj estas
admirantoj.
"Bonan tagon," diris la
eta princo.
"Vi surhavas strangan ĉa-
pelon."
"Ĝi estas por saluti,"
respondis la malmodestulo.
"Por saluti, kiam oni min
aklamas. Bedaŭrinde, neni-
am iu pasas tie ĉi."
"Ĉu vere?" diris la e-
ta princo, kiu ne kompre-
nis.
"Klapfrapu viajn manojn
unu kontraŭ la alia," kon-
silis la malmodestulo.
La eta princo kunfrapis
siajn manojn. La malmodes-
tulo modeste salutis, lev-
ante sian ĉapelon.
"Tio ja estas pli amuza,
ol la vizito ĉe la reĝo,"
pensis la eta princo. Kaj
li denove kunfrapis siajn
manojn. La malmodestulo de-
nove salutis, levante sian
ĉapelon.
Post kvin minutoj de
tiu ekzercado la eta princo
laciĝis pro monotoneco de
la ludo.
"Kaj kion fari," li demandis, "por ke la ĉapelo fa-
lu?"
Sed la malmodestulo ne aŭdis. La malmodestuloj ĉiam aŭ-
das nur laŭdojn.
"Ĉu vi vere multe admiras min?" li demandis la
etan princon.
"Kion signifas admiri?"
"Admiri signifas rekoni, ke mi estas sur la planedo
la plej bela, plej bele vestita, plej riĉa, kaj plej
inteligenta homo."
"Sed vi estas sola sur via planedo!"
"Faru al mi tiun ĉi plezuron! Tamen admiru min!"
"Mi admiras vin," diris la eta princo, levante iom
siajn ŝultrojn, "sed kiel tio povas interesi vin?"
Kaj la eta princo foriris.
"La grandpersonoj certe estas tre strangaj," li nur
pensis dumvoje.


