X
LI TROVIĜIS en la regiono de asteroidoj 325, 326, 327,
328, 329 kaj 330. Li do unue vizitis ilin, por tie ser-
ĉi okupon kaj por kleriĝi.
La unua estis loĝata de reĝo. Ĉi tiu, vestita per
purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta
trono.
"Ha! Jen unu regato," ekkriis la reĝo, kiam li vi-
dis la etan princon.
"Kiel do li povas koni min? Li neniam vidis min!"
Li ne sciis, ke por reĝoj de mondo estas tre sim-
pla. Ĉiuj homoj estas regatoj.
"Alproksimiĝu, por ke mi vidu vin pli bone," diris
al li la reĝo, tre fiera, ke li estas reĝo por iu.
La eta princo serĉis per okuloj lokon por sidiĝi,
sed la planedo estis tute obstrukcita per la belega er-
mena mantelo. Li do restis staranta kaj, ĉar li estis
laca, oscedis.
"Oscedi antaŭ reĝo estas afero kontraŭ la etiketo,"
diris al li la monarko. "Mi malpermesas tion al vi."
"Mi ne povas min deteni," respondis la eta princo,
tute konfuzita. "Mi faris longan vojaĝon, kaj mi ne
dormis..."
"Tiukaze," la reĝo diris, "mi ordonas al vi oscedi.
Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. La oscedoj est-
as por mi kuriozaĵoj. Nu! Oscedu ankoraŭ! Tio ĉi estas
ordono."
"Tio timigas min... Mi ne povas plu..." diris la eta
princo ruĝiĝante.
"Hm! Hm!" la reĝo respondis. Sekve, mi... mi ordonas
al vi jen oscedi, jen..."
Li iom balbutis kaj ŝajnis ofendita.
La reĝo nepre volis, ke lia aŭtoritato estu res-
pektata. Li ne toleris malobeadon. Li estis absoluta
monarko.
Sed, ĉar li estis tre bona, li donis saĝajn
ordonojn.
"Se mi ordonus al iu generalo aliformiĝi
en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus,
la kulpo ne estus lia," li kutimis diri, "la kulpo es-
tus mia."
"Ĉu mi rajtas sidiĝi?" timeme demandis la eta
princo.
"Mi ordonas, ke vi sidiĝu," respondis la reĝo kaj
majeste metis sur sin unu baskon de sia ermena mantelo.
Sed la eta princo miris. La planedo estis malgran-
dega. Super kio do la reĝo povas reĝi?
"Via reĝa moŝto," li diris al li, "mi petas, par-
donu, ke mi demandas vin..."
"Mi ordonas, ke vi demandu min," rapide diris la re-
ĝo.
"Via reĝa moŝto...super kio vi reĝas?"
"Super ĉio," respondis la reĝo grandioze simple.
"Super ĉio?"
La reĝo per diskreta gesto montris sian propran
planedon, la aliajn planedojn kaj la stelojn.
"Super ĉio ĉi?"
"Jes, super ĉio ĉi..." la reĝo respondis.
Ĉar li estis ne nur absoluta, sed ankaŭ universala
monarko.
"Ĉu do la steloj obeas vin?"
"Tute certe," diris al li la reĝo. "Ili tuj obeas.
Mi ne toleras malobeadon."
Tia povo admiregigis la etan princon. Se li mem havus
ĝin, li povus ĉeesti en la sama tago ne kvardek kvar,
sed sepdek du, eĉ cent aŭ ducent sunsubirojn, neniam
devigata aliloki sian seĝon! Kaj, ĉar li sentis sin iom
malgaja, memorigite pri sia malgranda forlasita planedo,
li kuraĝiĝis peti favoron de la reĝo:
"Mi volus vidi sunsuirojn... Plezurigu min!... Ordunu
al la suno subiri!..."
"Se mi ordonus al iu generalo flugi de floro al floro
same kiel papilio, aŭ verki tragedion, aŭ aliformiĝi en
marbirdon, kaj se la generalo ne plenumus la ricevitan
ordonon, kiu malpravus? Ĉu li aŭ mi?"
"Vi," firme diris la eta princo.
"Tute ĝuste. Oni devas postuli de ĉiu tion, kion
li povas fari. La aŭtoritato unue baziĝas sur la saĝo.
Se vi ordonos al via popolo sin ĵeti en la maron, ĝi
ribelos. Mi havas la rajton postuli obeadon, ĉar miaj
ordonoj estas saĝaj."
"Kaj mia sunsubiro?" rememorigis lin la eta princo,
kiu, farinte demandon unufoje, neniam plu forgesis ĝin.
"Via sunsubiro vi havos. Mi ĝin postulos. Sed, pro
mia scio pri la regarto, mi atendos, ĝis la kondiĉoj
estos favoraj."
"Kiam tio okazos?" demandis la eta princo.
"Hm! Hm!" respondis al li la reĝo, kiu unue konsul-
tis dikan kalendaron, "Hm! Hm! tio okazos ĉirkaŭ...
ĉirkaŭ... tio estos hodiaŭ vespere ĉirkaŭ la sepa kaj
kvardek minutoj! Kaj vi vidos kiel bone obeata mi estas."
La eta princo oscedis. Li bedaŭris sian maltrafitan
sunsubiron. Kaj jam li iom enuis.
"Mi havas plu nenion por fari ĉi tie," li diris al la
reĝo. "Mi tuj foriros!"
"Ne foriru!" respondis la reĝo, kiu tiel multe fie-
ris havi regaton. "Ne foriru! Mi faros vin ministro!"
"Ministro pri kio?"
"Pri... justico!"
"Sed estas neniu juĝota!"
"Oni ne scias," diris la reĝo. "Mi ankoraŭ ne ĉir-
kaŭiris mian reĝlandon. Mi estas tre maljuna, mi ne ha-
vas lokon por kaleŝego, kaj piediri lacigas min."
"Ho! sed mi jam vidis," diris la princo, kiu klini-
ĝis por ankoraŭfoje rigardi al la alia flanko de la
planedo. "Ankaŭ tie estas neniu..."
"Do vi juĝos vin mem," respondis la reĝo. "Tio es-
tas plej malfacila. Estas multe pli malfacile juĝi sin
mem, ol juĝi la aliajn. Se vi sukcesos bone juĝi vin,
tio signifos, ke vi estas vera saĝulo."
"Mi ĉie ajn povas min mem juĝi," diris la eta
princo. "Mi por tio ne bezonas loĝi ĉi tie."
"Hm! Hm!" la reĝo diris. "Mi ja kredas ke ie sur
mia planedo estas maljuna rato. Mi aŭdas ĝin dumnokte
Vi povos juĝi tiun maljunan raton. De tempo al tempo vi
kondamnos ĝin al morto. Tiel ĝia vivo dependos de via
juĝo. Sed ĉiufoje vi amnestios ĝin, por ŝpari ĝin.
Estas nur unu."
"Mi," respondis la eta princo, "ne ŝatas kondamni
al morto, kaj mi pensas, ke mi tuj foriros."
"Ne," diris la reĝo.
Sed la eta princo, fininte siajn preparojn, ne volis
ĉagreni la maljunan monarkon:
"Se Via Reĝa Moŝto dezirus esti akurate obeata, Li
povus doni al mi saĝan ordonon. Ekzemple, Li povus or-
doni al mi foriri antaŭ pasos unu minuto. Ŝajnas al mi,
ke la kondiĉoj estas favoraj..."
Ĉar la reĝo nenion respondis, la eta princo unue
hezitis kaj poste kun suspiro ekiris for.
"Mi nomumas vin mia ambasadoro," tiam rapide kriis
la reĝo.
Li surhavis mienon de grava aŭtoritatulo.
"La grandpersonoj certe estas strangaj," diris al si
la eta princo dumvoje.


