VIII
MI TRE rapide lernis pli bone koni tiun floron. De cxiam
kreskadis sur la planedo de la eta princo floroj tre
simplaj, ornamitaj per unu sola vico da petaloj, okupan-
taj malmulte da spaco kaj gxenantaj neniun. Ili aperis
iumatene en la herbo kaj poste velkis tiuvespere. Sed
tiu cxi ekgxermis unu tagon el semo alblovita Dio-scias-
-de-kie, kaj la eta princo tre atente observis tiun sxo-
son, kiu ne similis al la aliaj. Gxi povis estis nova
specio de baobabo.
Sed la arbusteto baldaù cxesis kreski kaj komencis
prepari floron. La eta princo, kiu cxeestis la elvolvi-
gxon de granda burgxono, ja sentis, ke iu mirakla ajxo
ekaperos el gxi, sed la floro, sxirmata per sia verda
cxambro, senfine longe preparadis sian belecon. Gxi zor-
ge elektadis siajn kolorojn. Gxi malrapide vestadis sin,
gxi taùge surmetadis siajn petalojn unu post unu. Gxi ne
volis naskigxi tute cxifita, kiel la papavetoj... Gxi ne
volis aperi alie, ol plene radianta de beleco. Jes ja!
Gxi estis tre koketa! Gxia mistera tualetado do daùris
tagojn kaj tagojn.
Kaj unu matenon, precize dum sunlevigxo
jen gxi ekaperis.
"Ha! mi apenaù vekigxis...
Mi pardonpetas... Mi ankoraù
estas tute malkombita..."
Tiam la eta princo ne
povis teni sian admiron:
"Kiel bela vi estas!".
"Cxu ne?" milde respondis
la floro.
La eta princo ja divenis,
ke gxi ne estas tro
modesta, sed gxi
estis tiel kortusxa!
"Estas nun, mi
kredas, la horo de
la matenmangxo"
- gxi baldaù aldonis - "Cxu
vi bonvolus atenti pri mi?..."
Kaj la eta princo, tute konfuzita, iris por versxilo
da fresxa akvo kaj alportis gxin al la floro.
Tiel suficxe baldaù sxi
suferigis lin per sia iom
ofendigxema malmodesteco.
Iutage, ekzemple, parolante
pri siaj kvar dornoj, gxi
diris al la eta princo:
"Tigro, kun siaj unge-
goj, ja povos veni!..."
"Ne trovigxas tigroj
sur mia planedo, kaj
tigroj herbon ne mangxas."
kontraùdiris la eta princo.
"Mi ne estas herbo,"
milde respondis la floro.
"Pardonu al mi..."
"Mi neniel timas tigrojn
sed ja abomenas trablovojn.
Cxu vi ne havas ventsxirmilon
por mi?"
"Abomeni trablovojn estas
por planto malfelicxa afero,"
rimarkigis al si la eta princo.
"Tiu cxi floro estas suficxe
malfacila..."
"Cxiuvespere vi devos meti super min klosxon.
Cxe vi estas tre malvarme, malbone provizite.
Tie, de kie mi devenas..."
Sed gxi cxesis paroli.
Gxi venis kiel semo. Gxi ne-
nion povus scii pri aliaj
mondoj. Hontante pro kap-
tigxo cxe la preparo
de tiel naiva mensogo,
gxi tusis du-tri-foje
por malpravigi
la etan princon:
"Cxu vi havas
ventsxirmilon?"
"Mi estis
ironta por gxi,
sed vi parolis al mi!"
Tiam gxi troigis sian tusadon, por - spite cxion -
trudi al li konscienc-riprocxojn.
Tiel la eta princo, malgraù sia amo plena de bonvolo,
baldaù sentis dubojn pri la floro. Li akceptadis negra-
vajn vortojn serioze, kaj pro tio farigxis tre malfeli-
cxa.
"Pli bone se mi ne estus aùskultinta gxin," li iu-
tage konfidis al mi, "oni neniam aùskultu florojn. Ilin
oni nur rigardu kaj flaru. La mia aromis mian planedon,
sed mi ne sciis gxoji pro tio.
Tiu afero pri ungegoj,
kiu tiel multe incitis min,
estus ja kortusxinta min."
Li ankoraù konfidis al mi:
"Mi tiam kapablis nenion
kompreni! Mi estu prijugxinta
gxin laù gxiaj agoj, ne laù
gxiaj paroloj. Al mi gxi
donu aromon kaj helon. Mi neni-
am estu forkurinta. Mi estu di-
veninta gxian amemon anstataù
gxiaj stultegaj ruzoj. La floroj
estas tiel memkontraùdiraj! Sed mi
estis tro juna por kapabli ami gxin!"


