VII
LA KVINAN tagon, denove dank'al la sxafeto, la sekvantan
sekreton pri la vivo de la eta princo estis malkasxita
al mi. Abrupte, sen antaùklarigo, kvazaù rezulte de pro-
blemo longe kaj silente meditita, li demandis min:
"Sxafeto, se gxi mangxas arbustojn, ankaù florojn
gxi mangxas, cxu ne?"
"Sxafon cxion mangxas, kion gxi trovas."
"Cxu ecx tiujn florojn, kiuj havas dornojn?"
"Jes, ecx florojn, kiuj havas dornojn."
"La dornoj, do, por kio servas?"
Mi ne scias, Mi tiam estis tre okupata, provante
malsxraùbi tro srecxitan bolton de mia motoro. Mi estis
zorgoplena, cxar mia paneo jam ekmontrigxis vere serioza,
dum la trinkakvo malpliigxis, kaj mi timis la plej mal-
bonan.
"La dornoj, do, por kio servas?"
La eta princo neniam rezignis pri jam metita deman-
do. Mi malpaciencigxis pro mia bolto kaj respondis sen-
pripensajxon:
"Dornoj havas nenian utilon. Tio estas pura malico
flanke de la floroj!"
"Ho!"
Sed post silenteto li kvazaù malpardoneme pafis al
mi:
"Mi ne kredas al vi! La floroj estas malfortaj.
Ili estas naivaj. Ili trankviligxas, kiel ili povas.
Ili pro siaj dornoj kredas sin teruraj..."
Mi nenion respondis. En tiu momento mi pensis: "Se
cxi tiu bolto plue rezistos, mi elsaltigos gxin per mar-
telo." La eta princo denove entrudigxis en mian cerbu-
madon:
"Kaj vi, vi kredas ke la floroj..."
"Sed ne! Sed ne! Mi nenion kredas!" mi respondis
senpripense. Mi ja zorgas pri seriozajxoj."
Li rigardis min mirigite.
"Pri seriozajxoj!"
Li vidis min tenantan enmane mian martelon, dum
miaj fingroj estis nigrigitaj de sxmiroleo, klinigxantan
super objekto, kiu sxajnis al li tre malbela.
"Vi parolas kiel grandpersonoj!"
Tio iom hontigis min. Sed senkompate li aldonis:
"Vi konfuzas cxion, miksas cxion!"
Li vere estis tre kolera. Li skuadis en la vento
siajn orajn harojn:
Mi konas planedon, kie trovigxas karmezina sinjoro.
Neniam li priflaris floron. Neniam li rigardis stelon.
Neniam li amis homon. Neniam li ion alian faris krom
adicioj. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: 'Mi
estas serioza viro! Mi estas serioza viro!' kaj pro tio
li fierege sxveligxas. Se li ne estas homo, li estas
fungo!"
"Kio li estas?"
"Fungo!"
La eta princo jam estis tute pala pro kolero.
"Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikis dornojn. Dum
milionoj da jaroj la sxafoj tamen mangxis la florojn.
Kaj cxu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili
tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam
utilas? Cxu ne estas gravajxo la milito inter sxafoj
kaj floroj? Cxu tio ne pli seriozas kaj pli gravas, ol
adicioj de iu dika rugxvizagxa sinjoro? Kaj, se mi mem
konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom
sur mia planedo, kaj kiun sxafeto povas iun matenon ne-
konscie neniigi per unusola gluto - kaj jen farite - ,
cxu tio ne estas ja grava afero?"
Li rugxigxis kaj daùrigis:
"Se iu amas floron, unusolan en gxia speco inter mi-
lionoj kaj milionoj da steloj, al tiu suficxas por esti
felicxa, ke li rigardu ilin.
Li diris al si: "Ie tie estas mia floro..." Sed, se la
sxafeto formangxis la floron, estas por li, kvazaù cxiuj
steloj subite estingigxus! Kaj cxu tio mem ne gravas?"
Nenion plu mi povis diri. Li subite ekploregis.
Jam noktigxis. Mi maltenis miajn ilojn. Mia mar-
telo, mia bolto, la soifo kaj la morto ne plu gravis.
Sur iu stelo, iu planedo,
sur la mia, sur la Tero,
unu eta princo bezonis
konsolon. Mi lin brakumis,
lin lulis. Mi diris al li:
"La floro, kiun vi amas, ne
estas en dangxero... Mi ja
desegnos busxumon por via
sxafeto. Mi desegnos kirase-
ton por via floro... Mi..."
Mi ne tro bone scias,
kiam ion diri. Mi min sentis
tre mallerta. Mi ne sciis,
kiel atingi lin, kiel kon-
takti lin...
Ja tiel mistera estas la
lando de larmoj.


