IV           
                                                    
TIEL mi sciigxis pri dua tre grava afero: la planedo,
de kie li venis, estas apenaù pli granda ol la domo!
    Tio ne povis min multe mirigi. Mi ja sciis, ke krom
grandaj planedoj kiel Tero, Jupitero, Marso kaj Venuso,
 kiuj ricevis efektivajn
 nomojn, kelkaj estas tiel
 malgrandaj,  ke oni tre
 malfacile povas vidi ilin
 per lorno. Kiam astronomo
 altrovas unu el ili, li
 atribuas  al  gxi  certan
 numeron  kiel  nomon.
 Ekzemple li nomas gxin:
 "Asteroido 325."
     Mi havas seriozajn
 motivojn por kredi, ke la
 planedo,  de kie la eta
 princo venis, estas la
 asteroido  B-612.
     Tiu asteroido estis
 vidita per lorno nur unu-
                      foje, en 1909, de turka astronomo.
    Li tiam faris cxe iu internacia astronomia kongreso
grandan demonstracion pri sia eltrovo. Sed pro lia kos-
tumo neniu kredis lin.   
    Tiaj estas la grandpersonoj.
    Felicxe por la reputacio de
la asteroido B-612, iu turka 
diktatoro devigis sian popolon
sub mortpuno vesti sin eùropa-
ne. En tre eleganta vesto la
astronomo refaris sian demons-
tracion en 1920. Kaj cxifoje
cxiuj samopiniis kun li.


Se mi rakontis al vi tiu- jn detalojn pri la asteroido B-612 kaj konfidis gxian nu- meron, estas nur pro la gran- dpersoj. La grandpersonoj frandas ciferojn. Kiam vi pa- rolas al ili pri nova amiko, ili neniam demandas vin pri cxefaj aferoj. Neniam ili di- ras al vi: "Kia estas lia vo- cxo? Kiuj estas liaj sxatataj ludoj? Cxu li kolektas pa- piliojn?" Anstataùe: "Kiom da fratoj li havas? Kiom li pezas? Kiom lia patro gajnas?" Nur tiam ili kredas, ke ili konas lin. Se vi diras al grandpersonoj: "Mi vidis belan domon el rugxetaj brikoj kun geranioj cxe la fe- nestroj kaj kolomboj sur la tegmento...", ili ne sukce- sas imagi al si tiun domon. Oni devas diri al ili: "Mi vidis domon por cent mil frankoj." Tiam ili ekkrias: "Kiel beleta gxi estas!" Nu, se vi diros al ili: "Pruvo ke la eta princo ekz- istis, estas, ke li estis rava kaj ridis kaj deziris sxa- feton. Se iu deziras sxafeton, tio pruvas, ke iu ekzist- as", ili levos moke siajn sxultrojn kaj nomos vin infa- no! Sed se vi diros al ili: "La plendo, de kie li venis, estas la asteroido B-612", ili tiam estos konvinkitaj, kaj ne plu gxenos vin per siaj demandoj. Tiaj ili estas. Ni ne malpardonu tion al ili. La infanoj devas esti tre indulgemaj al la grandpersonoj. Sed - kompreneble - ni, kiuj komprenas la vivon, ja fajfas pri numeroj! Mi bedaùras, ke mi ne komencis tiun cxi rakonton kvazaù fabelon. Placxus al mi diri: "Foje estis eta princo, kiu logxis sur planedo ape- naù pli granda ol li, kaj tiu pinco bezonis amikon." Por tiuj, kiuj komprenas la vivon, tio cxi sxajnus multe pli vera. Fakte mi ne sxatas, se oni legas mian libron supra- jxe. Dolorigas min rakonti cxi tiujn memorajxojn. Jam antaù ses jaroj mia amiketo foriris kun sia sxafeto. Se nun mi povas priskribi lin, mi faras tion por ne forgesi lin. Estas malgaje forgesi amikon. Ne cxiu homo havas amikon. Kaj mi povus farigxi tia, kiel la grandpersonoj, kiuj ne interesigxas plu pri io krom ciferoj. Do ankaù pro tio mi acxetis skatolon da farboj kaj aron da krajo- noj. Cxar mi neniam provis desegni ion alian krom fermi- ta kaj malfermita boaoj, kiam mi estis sesjara, estas malfacile - en mia nuna agxo - rekomenci desegni. Mi kompeneble povas fari la portetrojn kiel eble plej fide- laj. Sed mi ne estas tute certa, cxu mi sukcesos. Unu desegno taùgas, kaj alia ne similas plu. Mi ankaù eraras iom pri la staturo. Tie la eta princo estas tro granda. Aliloke li estas tro malgranda. Mi ankaù hezitas pri la koloro de lia vesteto. Mi do desegnas kun necerteco, tiel kaj tiel cxi, pli-malpli bone. Eble mi eraros pri iuj pli gravaj detaloj, sed tion vi pardonu al mi. Mia amiketo neniam donis klarigojn. Eble li kredis min sama kiel sin. Sed mi - bedaùrinde - ne kapablas vidi sxafojn tra kesto. Eble mi estas iom kiel la grandpersonoj. Ver- sxajne mi maljunigxis.