XXIV
ESTIS la oka tago ekde mia paneo en la dezerto, kaj mi
estis aùskultinta la rakonton pri la vendisto, trinkante
la lastan guton de mia akvoprovizo:
"Ho," mi diris al la eta princo, "viaj memorajxoj ja
estas beletaj, sed mi ankoraù ne riparis mian aviadilon,
mi havas nenion plu por trinki, kaj ankaù mi estus feli-
cxa, se mi povus pasxi tute malrapide al fontano!"
"Mia amiko la vulpo..." li diris al mi.
"Mia etulo, ne temas plu pri la vulpo!"
"Kial?"
"Cxar ni baldaù mortos pro sojfo..."
Li ne komprenis mian rezonadon kaj respondis al mi:
"Estus bone, ke oni havis amikon, ecx se oni estas
baldaù mortonta. Mi estas tre kontenta, ke mi havis ami-
kon vulpo..."
"Li ne taksas la dangxeron," mi pensis. "Li neniam
malsatas, nek iam soifas. Iom da suno suficxas al li..."
Sed li rigardis min kaj respondis al mia penso:
"Ankaù mi soifas... ni sercxu puton..."
Mi gestis lacece: "Estas sensence sercxi puton ha-
zarde en la dezerta vastego." Tamen ni ekiris.
Post plurhora silenta marsxado, nokto falis kaj ste-
loj eklumis. Mi vidis ilin kvazaù en songxo, iom febran-
te pro soifo. La vortoj de la eta princo dancis en mia
memoro:
"Cxu do vi ankaù soifas?" mi demandis lin.
Sed li ne respondis al mia demando. Li simple diris:
"Akvo povas esti bona ankaù por la koro..."
Mi ne kompenis lian respondon, sed mi silentis...
mi bone sciis, ke neniel utilus demandi lin.
Li esti laca. Li sidigxis. Mi sidigxis apud li. Kaj
post silento li daùrigis:
"La steloj estas belaj pro iu floro, kiun oni ne
vidas..."
"Certe," mi respondis kaj sen paroli mi rigardis la
faldojn de la sablo en la lunlumo.
"La dezerto estas bela..." li aldonis.
Kaj estis vere. Mi cxiam amis dezertojn. Oni sidi-
gxas sur sablan ondon. Oni vidas nenion. Oni nenion aù-
das. Kaj tamen io radias en silento...
"Kio beligas dezerton," diris la eta princo, "estas,
ke gxi ie kasxas puton..."
Mi miris subite kompreni tiun misteran radiadon de
la sablo. Kiam mi estis knabeto, mi logxis en antikva do-
mo, kaj legendo rakontis, ke trezoro tie estis profunde
enfosigita. Kompreneble, neniam iu sciis malkovri gxin,
eble ecx nek sercxis gxin. Sed gxi ensorcxis la tutan do-
mon. Mia domo kasxis sekreton en la fundo de sia koro...
"Jes," mi diris al la eta princo, "cxu temas pri domo
cxu pri steloj, cxu pri dezerto, kio faras ilian belecon,
estas nevidebla!"
"Mi estas kontenta, ke vi samopinias kun mia vulpo,"
li diris.
Cxar la eta princo ekdormis, mi levis lin en miajn
brakojn kaj denove ekiris. Mi estis emociata. Sxajnis al
mi, ke mi portas fragilan trezoron. Ecx sxajnas al mi ke
estas nenio pli fragila sur la Tero. Mi rigardis en la
lunlumo tiun palan frunton, tiujn fermitajn okulojn, ti-
ujn harbuklojn, kiuj tremetis en vento, kaj mi diris al
mi: "Tio, kion mi vidas, estas nur la sxelo. Kio plej
gravas, estas nevidebla..."
Cxar liaj duone malfermitaj lipoj ridetis, mi ankaù
diris al mi: "Kio tiom kortusxas min pri la dormanta
princeto, estas lia fideleco al la floro, estas bildo de
rozo, kiu radias interne de li kiel flamo de lampo, ecx
kiam li dormas..." Kaj mi sentis, ke li estas ecx pli
fragila. Oni ja devas sxirmi lampojn: ventblovo povas
ilin estingi...
Kaj tiel iranta, tagigxe mi malkovris la puton.


