XX

SED OKAZIS, ke la eta princo, longe pasxinte sur sablo,
rokoj kaj negxo, fine malkovris vojon. Kaj cxiuj vojoj
kondukas al homoj.
    "Bonan tagon!" li diris.
    Estis tie gxardeno plena de rozoj.
    "Bonan tagon!" diris la rozoj.
    La eta princo rigardi ilin. Ili cxiuj similis al lia
floro.
 

    "Kiuj estas vi?" li demandis miregante.
    "Ni estas rozoj," diris la rozoj.
    "Cxu?!" diris la eta princo.
    Kaj li sentis sin tre malfelicxa. Lia floro rakontis
al li, ke en la universo gxi estas sola en sia speco.
Kaj jen estis kvin mil kiel gxi, tute samaj, en unu sola
gxardeno!
    "Gxi ofendigxus," li diris al si, "se gxi vidus cxi
tion... gxi treege tusus kaj sxajnugus sin mortanta, por
eviti ridindon. Kaj mi devus sxajnigi kvazaù mi flegas
gxin, cxar alie gxi vere mortus, nur por humiligi ankaù
min..."
    Poste li aldone diris al si: "Mi kredis, ke mi pose-
das unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon.
Gxi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de
miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por cxiam estin-
gita, ja ne faras min tre grandioza princo..."
    Kaj, kusxante sur herbejo, li ploris.