II
Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere in-
terparoli, gxis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo,
kio okazis antał ses jaroj. Io en la motoro rompigxis.
Kaj, cxar estis kun mi nek mekanikisto nek pasagxeroj,
mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan
riparon. Temis por mi pri vivdemando. Mi havis trinke-
blan akvon apenał por semajno.
La unuan vesperon mi do endormigxis sur la sablo,
mil mejlojn for de kiu ajn logxigita loko. Mi ja estis
multe pli izolita ol sxip-rompulo sur floso meze de oce-
ano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagigxe vekis
min kurioza vocxeto:
"Mi petas vin... desegnu por mi sxafeton!"
"Kion?"
"Desegnu por mi sxafeton!"
Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste
frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tu-
te eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min.
Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis
fari.
Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava
ol la modelo. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj sen-
kuragxigis min de pentrista karieo jam kiam mi estis ses-
jara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi neni-
on lernis desegni.
Do mi rigardis tiun aperajxon per okuloj tute rondaj
pro miro. Ne forgesu, ke mi trovigxis mil mejlojn for de
iu ajn logxigita loko. Nu, mia hometo sxajnis al mi nek
vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, ał
timo. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de
dezerto, mil mejlojn for de iu ajn logxigita loko. Kiam
mi fine sukcesis paroli, mi diris al li:
"Sed... kion vi faras cxi tie?"
Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre
gravan:
"Mi petas... desegnu por mi sxafeton!"
Kiam mistero tro impresas, oni ne kuragxas malobei.
Ecx se tio sxajnas al mi absurda cxi tie, mil mejlojn
for de iu ajn logxigita loko kaj en dangxero de morto,
mi tamen elposxigis paperfolion kaj fontoplumon. Sed mi
tiam ekmemoris ke mi lernis precipe geografion, histori-
on, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona
humoro) mi diris al la hometo, ke mi ne scias desegni.
Li respondis al mi:
"Ne gravas. Desegnu por mi sxafeton!"
Cxar sxafon mi neniam desegnis, Mi refaris por li
unu el la du solaj desegnoj. Kiujn mi kapablis fari:
tiu de la fermita boao.
Kaj en mirego mi ałdis la hometon respondi al mi:
"Ne! Ne! Mi ne volas elefanton en boao. Boao estas
tre dangxera kaj elefanto okupas tro multe da spaco.
Cxe mi cxio estas tute eta. Mi bezonas sxafeton. Desegnu
por mi sxafeton!"
Do, mi desegnis.
Li atente rigardis kaj poste diris:
"Ne! Tiu cxi estas jam tre malsana.
Faru alian!"
Tiam mi desegnis devove:
Mia amiko cxarme ridetis kun indulgo:
Vidu mem...cxi tio estas ne sxafeto",
sed virsxafo.
Gxi havas kornojn...
Do mi rekomencis desegni.
Sed, kiel la antałaj, gxi estis rifuzita:
Tiu cxi estas tro maljuna.
Mi volas sxafeton, kiu longe vivu."
Tiam mi senpaciencigxis kaj, cxar mi volis
senprokraste komnci la malmuntadon de mia
motoro, mi skizacxis cxi tiun lastan de-
segnon.
Kaj mi jxetis tiujn cxi vortojn:
"Jen estas la kesto. La sxafe-
to, kiun vi volas, trovigxas in-
terne."
Sed mi tre susprizigxis, vi-
dante la vizagxon de mia juna kri-
tikisto ekbrili pro gxojo:
"Gxuste tia mi volis gxin! Cxu vi kredas, ke tiu sxafeto
bezonos multe da herbo?"
"Kial?"
"Tial, cxar cxe mi cxio estas tute eta..."
"Certe suficxos. Mi donis al vi tute etan sxafeton."
Li klinis sian kapeton al la desegno:
"Ne tiel etan... Ha! Gxi endormigxis..."
Kaj tiel mi konatigxis kun la eta princo.


