XVII
KIAM oni volas spriti, oni foje mensogas iom. Mi ne es-
tis tre honesta, parolante al vi pri la lanternistoj.
Mi riskas doni malgxustan ideon pri nia planedo al tiuj,
kiuj ne konas gxin. La homoj okupas tre malmulte da spa-
co sur la Tero. Se la duo da miliardoj da homoj, kiuj
logxas sur la Tero, starus iom dense kiel por mitingo,
entenus ilin facile publika placo longa kaj largxa dudek
mejlojn. Oni povus amasigi la tutan homaron sur la plej
malgranda pacifika insuleto.
Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin. Ili
kredas, ke ili okupas multe da spaco. Ili vidas sin gra-
vaj, kiel baobaboj. Vi do konsilos al ili kalkuli. Ili
amegas ciferojn: tio placxos al ili. Sed vi ne perdu vi-
an propran tempon. Estas senutile. Vi fidas min.
Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidan-
te neniun. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo,
kiam lunkolora ringo ekmovigxetis sur la sablo.
"Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.
"Bonan nokton," diris la serpento.
"Sur kiun planedon mi falis?" demandis la eta princo.
"Sur Teron, en Afriko," respondis la serpento.
"Ha!... Cxu do estas neniu sur la Tero?"
"Cxi tie estas dezerto. Neniu trovigxas en dezertoj.
Tero estas granda," diris la serpento.
La eta princo sidigxis sur sxtonon kaj levis siajn
okulojn al la cxielo:
"Mi demandas min," li diris, "cxu la steloj brilas
por ke cxiu povu iam retrovi la sian. Rigardu mian pla-
nedon! Gxi estas gxuste super ni... Sed kiel malproksime
gxi estas!"
"Gxi estas bela," diris la serpento. "Kial vi venis
cxi tien?"
"Mi havas malfacilajxojn kun certa floro," diris la
eta princo.
"Ha!" diris la serpento.
Kaj ili silentis.
Fine la eta princo reparolis:
"Kie estas homoj? Oni estas iom soleca en la dezer-
to..."
"Oni estas soleca ankał inter homoj," diris la ser-
pento.
La eta princo longe rigardis gxin:
Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fi-
ne diris.
"Sed mi estas pli potenca, ol fingro de regxo," di-
ris la serpento.
La eta pinco ekridetis:
"Vi ne estas tre potenca... vi ecx ne havas kru-
rojn... vi ecx ne povas vojagxi..."
"Mi povas konduki vin pli malproksimen ol sxipo,"
diris la serpento.
Gxi volvigxis cxirkał maleolo de la eta princo kiel
ora braceleto:
"Kiun mi tusxas, tiun mi redonas al tero, el kiu li
devenas," gxi aldonis. "Sed vi estas pura kaj venas de
stelo..."
La eta princo nenion respondis.
"Mi kompatas vin, tiel solan sur cxi tiu granita Te-
ro. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri
via planedo. Mi povas..."
"Ho! Mi suficxe bone komprenis," diris la eta prin-
co, "sed kial vi cxiam sprimigxas per enigmoj?"
"Mi solvas ilin cxiujn," diris la serpento.
Kaj ili eksilentis.


