XIV


LA KVINA planedo estis tre kurioza. Gxi estis la plej
malgranda el cxiuj. Tie estis gxuste nur necesa spaco
por loki unu stratlanternon kaj unu lanteniston.  La
eta princo ne sukcesis klarigi al si, por kio povas u-
tili lanterno kaj lanternisto sur planedo sen domo kaj
logxantaro. Tamen li pensis:
    "Povas esti, ke tiu viro estas stulta. Tamen li es-
tas ia malplimulte, ol la regxo, la malmodestulo, la ne-
gocito kaj la ebriulo. Almenaù lia laboro havas sencon.
Kiam li eklumigas sian lanternon, estas kvazaù li naski-
gus unu plian stelon - aù floron. Kiam li estingas sian
lanternon, estas kvazaù la stelon aù la floron li en-
dormigus. Bela okupo. Estas vere utila, cxar estas bela!"
    Kiam li alvenis sur la planedon, li respekte salutis
la lanterniston:  







       

















                                     
    "Bonan tagon! Kial vi jxus estingis vian lanternon?"
    "Estas laù ordono," respondis la lanternisto. "Bonan
tagon!"
    "Kio estas ordono?"
    "Gxi estas: mi devas estingi mian lanternon. Bonan
vesperon!" Kaj li denove eklumigis gxin.
    "Sed kial vi jxus denove eklumigis gxin?"
    "Estas laù ordono," respondis la lanternisto.
    "Mi ne komprenas," diris la eta princo.
    "Estas nenio por kompreni," diris la lanternisto.
"Ordono estas ordono. Bonan tagon!"
    Kaj li estingis sian lanternon.
    Poste li visxis sian frunton per rugxe kvadratita
naztuko.
    "Terura okupo gxi estas. En la pasinteco estis bone.
Matene mi estingis, kaj vespere mi eklumigis. Mi havis
la ceteron de la tago por ripozi kaj la ceteron de la
nokto por dormi."
    "Kaj cxu de tiam la ordono estis sxangxita?"
    "La ordono ne estis sxangxita," diris la lanternisto.
"Ja precize pro tio gxi estas terura. De jaro al jaro la
planedo cxiam pli kaj pli rapide turnigxis, sed la ordo-
no neniam sxangxigxis!"
    "Kaj kio do?" diris la eta princo.
    "Do, cxar nun gxi turnigxas po unu fojo cxiuminute,
mi ne havas plu ecx sekundon por paùzi. Mi eklumigas kaj
estingas po unu fojo cxiuminute!"
    "Tio estas vere stranga! La tago cxe vi daùras unu
minuton!"
    "Tio tute ne estas stranga!" diris la lanternisto.
"Ni konversaciis jam unu monaton."
    "Unu monaton?"
    "Jes. Tridek minutoj estas tridek tagoj! Bonan ves-
peron!"
    Kaj li denove eklumigis sian lanternon.
    La eta princo rigardis lin kaj ekamis tiun lanter-
niston tiel fidelan al la ordono, kiun li ricevis.  Li
rememoris pri la sunsubiroj, kiujn li mem iam provis vi-
di, alilokante sian segxon. Li volis helpi al sia amiko:
    "Aùskultu!... Mi konas metodon, per kiu vi povos
ripozi, kiam vi volas..."
    "Mi cxiam volas," diris la lanternisto.
    Cxar oni povas esti samtempe kaj fidela kaj mallabo-
rema.
    La eta princo daùrigis:
    "Via planedo estas tiel malgranda, ke vi povas cxir-
kaùiri gxin per tri pasxegoj. Vi nur devas malrapide
pasxi por cxiam resti sub la suno. Kiam vi volos ripozi,
vi pasxos..., kaj la tago daùros tiel longe, kiel vi
volos."
    "Tio ne tro helpos al mi," diris la lanternisto.
"Cxar pli ol kion ajn alian en vivo mi sxatas dormi."
    "Malbonsxance," diris la eta princo.
    "Malbonsxance," diris la lanternisto. "Bonan tagon!"
Kaj li estingis sian lanternon.
    "Tiu cxi," pensis la eta princo daùrigante sian vo-
jagxon, "estus malestimata de cxiuj aliaj: la regxo, la
malmodestulo, la ebriulo kaj la negocisto. Tamen li es-
tas la sola, kiu ne sxajnas al mi ridinda.  Eble, cxar
li okupigxas pri io alia, ol pri si mem."
    Li suspiris pro bedaùro kaj pensis:
    "Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikigxi. Sed
lia planedo estas vere tro malgranda. Sur gxi ne estas
spaco por du personoj..."
    La eta princo ne kuragxis konfesi al si mem, ke li
sxatis tiun cxi benitan planedon precipe pro la mil kvar-
cent kvardek sunsubiroj en cxiu tago.