XIII

LA KVARA planedo estis logxata de negocisto.  Tiu viro
estis tiel okupata, ke li ecx ne levis sian kapon dum
la alveno de la eta princo.
    "Bonan tagon," salutis la eta princo, "Via cigaredo
estingigxis."
    "Tri kaj du estas kvin. Kvin kaj sep, dek du. Dek du
kaj tri, dek kvin. Bonan tagon! Dek kvin kaj sep estas
dudek du. Dudek du kaj ses, dudek ok. Mi ne havas tempon
por denove ekbruligi mian cigaredon. Dudek ses kaj kvin
estas ridek unu.  Fu! Tio entute estas do kvincent unu
milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu."
    "Kvincent milionoj da kio?"
                   
    
    "Ha! Cxu vi ankorał estas tie cxi? Kvincent unu mi-
lionoj da... mi ne scias plu... Mi havas tion da laboro!
Mi ja estas serioza, mi ne amuzigxas per bagatelajxoj!
Du kaj kvin estas sep..."
    La negocisto levis la kapon.
    "Dum la kvindek kvar jaroj de kiam mi logxas sur tiu
cxi planedo, mi estis gxenita nur trifoje. Unuan fojon
tio okazis antał dek jaroj, pro majskarabo, kiu falis de
loko, kiun Dio scias. Gxi bruis terure, kaj sekve mi fa-
ris kvar erarojn en adicio. Duan fojon tio okazis antał
dek unu jaroj pro rełmatisma atako. Korpa ekzercado man-
kas al mi. Mi ne havas tempon por vagadi. Mi ja estas
serioza. Trian fojon... jen! Mi do diris kvincent unu
milionoj..."
    "Milionoj da kio?"
    La negocisto ekkomprenis, ke li neniel povas esperi
trankvilon.
    "Milionoj da tiuj ajxetoj, kiujn oni iafoje vidas
sur la cxielo."
    "Cxu musxoj?"
    "Tute ne! Oraj ajxetoj pri kiuj revas mallaboremuloj.
Sed mi ja estas serioza! Mi ne havas tempon por revadi."
    "Ha! Cxu steloj?"
    "Jes, gxuste, ili estas steloj."
    "Kaj kion vi faras per kvincent milionoj da steloj?"
    "Kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent
tridek unu. Mi ja estas serioza kaj preciza."
    "Kaj kion vi faras per tiuj steloj?"
    "Kion mi faras per ili?"
    "Jes, diru!"
    "Nenion mi faras per ili. Mi posedas ilin."
    "Cxu vi posedas la stelojn?"
    "Jes."
    "Sed mi jam vidis regxon, kiu..."
    "La regxoj ne posedas. Ili regxas. Tio estas tute
alia afero."
    "Kaj kial utilas al vi posedi la stelojn?"
    "Tio utilas al mi por esti ricxa."
    "Kaj kial utilas al vi esti ricxa?"
    "Tio utilas al mi por acxeti aliajn stelojn, se iu
trovas iujn."
    La eta princo pensis: Tiu cxi rezonas iom same,
kiel mia ebriulo. Tamen li demandis pli:
    "Kiel oni povas posedi stelojn?"
    "Al kiu ili apartenas?" tuj rebatis la negocisto
grumblante.
    "Mi ne scias. Al neniu."
    "Do, ili apartenas al mi, cxar mi estis la unua, kiu
pensis pri ili."
    "Cxu tio suficxas?"
    "Kompreneble. Se vi trovos diamanton, kiu estas ne-
nies proprajxo, gxi apartenos al vi. Se vi trovos insu-
lon, kiu estas nenies proprajxo, gxi apartenos al vi.
Se vi kiel unua havas iun ideon, vi patentigas gxin:
gxi apartenas al vi. Kaj sekve mi posedas la stelojn,
cxar neniam iu antał mi havis la ideon ilin posedi."
    "Tio estas vera," diris la eta princo. "Sed kion vi
faras per ili?"
    "Mi administras ilin. Mi kalkulas kaj rekalkulas
ilin," klarigis la negocisto. "Estas malfacile. Sed mi
estas serioza homo!"
    La eta princo ankorał ne estis kontenta.
    "Se mi posedas fulardon, mi povas gxin meti cxirkał
mia kolo kaj kunporti. Se mi posedas floron, mi povas
gxin desxiri kaj kunporti. Sed vi ne povas preni la ste-
lojn!"
    "Ne, sed mi povas deponi ilin en banko."
    "Kion tio signifas?"
    "Tio signifas, ke mi skribas sur papereton la nom-
bron de miaj steloj. Kaj poste mi sxlosas tiun cxi pape-
ron en tirkesto."
    "Nenion pli?"
    "Tio suficxas!"
    "Tio estas amuza," pensis la eta princo.  "Suficxe
poezia, sed ne tre serioza."
    "Mi posedas floron, kiun mi akvumas cxiutage,"  li
ankorał diris. "Mi posedas tri vulkanojn, kiujn mi skra-
pas cxiusemajne. Mi bone skrapas ankał tiun, kiu estas
estingita. Oni neniam scias! Por miaj vulkanoj kaj ankał
por mia floro estas utile, ke mi posedas ilin. Sed vi ne
estas utila por la steloj..."
    La negocisto malfermis sian busxon, sed trovis neni-
on por respondi. Kaj la eta princo foriris.
    "La grandpersonoj certe estas tute strangaj,"  li
pensis dumvoje.