XI

LA DUA planedo estis logxata de malmodestulo.
    "Ha! Ha! Ha! Jen vizito de iu admiranto!" de mal-
proksime ekkriis la malmodestulo, tuj kiam li ekvidis
la etan princon.
    Efektive, por malmodestuloj la aliaj homoj estas
admirantoj.

     "Bonan tagon," diris la
  eta princo.
  "Vi surhavas strangan cxa-
  pelon."
     "Gxi estas por saluti,"
  respondis la malmodestulo.
  "Por saluti, kiam oni min 
  aklamas. Bedaùrinde, neni-
  am iu pasas tie cxi."
     "Cxu vere?" diris la e-
  ta princo,  kiu ne kompre-
  nis.
     "Klapfrapu viajn manojn
  unu kontraù la alia," kon-
  silis la malmodestulo.
     La eta princo kunfrapis
  siajn manojn. La malmodes-
  tulo modeste salutis, lev-
  ante sian cxapelon.
     "Tio ja estas pli amuza,
  ol la vizito cxe la regxo,"
  pensis la eta princo. Kaj 
  li denove kunfrapis siajn
  manojn. La malmodestulo de-
  nove salutis, levante sian
  cxapelon.
     Post kvin minutoj de 
 tiu ekzercado la eta princo 
                              lacigxis pro monotoneco de
                              la ludo.
    "Kaj kion fari," li demandis, "por ke la cxapelo fa-
lu?"
Sed la malmodestulo ne aùdis. La malmodestuloj cxiam aù-
das nur laùdojn.
     "Cxu vi vere multe admiras min?"  li demandis la 
etan princon.
     "Kion signifas admiri?"
     "Admiri signifas rekoni, ke mi estas sur la planedo
la plej bela, plej bele vestita, plej ricxa, kaj plej
inteligenta homo."
     "Sed vi estas sola sur via planedo!"
     "Faru al mi tiun cxi plezuron! Tamen admiru min!"
     "Mi admiras vin," diris la eta princo, levante iom
siajn sxultrojn, "sed kiel tio povas interesi vin?"
     Kaj la eta princo foriris.
     "La grandpersonoj certe estas tre strangaj," li nur
pensis dumvoje.