X

LI TROVIGxIS en la regiono de asteroidoj 325, 326, 327,
328, 329 kaj 330.  Li do unue vizitis ilin, por tie ser-
cxi okupon kaj por klerigxi.
    La unua estis logxata de regxo. Cxi tiu, vestita per
purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta
trono.
    "Ha! Jen unu regato," ekkriis la regxo, kiam li vi-
dis la etan princon.
    "Kiel do li povas koni min? Li neniam vidis min!"
    Li ne sciis, ke por regxoj de mondo estas tre sim-
pla. Cxiuj homoj estas regatoj.
    "Alproksimigxu, por ke mi vidu vin pli bone," diris
al li la regxo, tre fiera, ke li estas regxo por iu.
    La eta princo sercxis per okuloj lokon por sidigxi,
sed la planedo estis tute obstrukcita per la belega er-
mena mantelo. Li do restis staranta kaj, cxar li estis
laca, oscedis.
    "Oscedi antał regxo estas afero kontrał la etiketo,"
diris al li la monarko. "Mi malpermesas tion al vi."
    "Mi ne povas min deteni," respondis la eta princo,
tute konfuzita. "Mi faris longan vojagxon, kaj mi ne
dormis..."
    "Tiukaze," la regxo diris, "mi ordonas al vi oscedi.
Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. La oscedoj est-
as por mi kuriozajxoj. Nu! Oscedu ankorał! Tio cxi estas
ordono."
    

    "Tio timigas min... Mi ne povas plu..." diris la eta
princo rugxigxante.
    "Hm! Hm!" la regxo respondis. Sekve, mi... mi ordonas
al vi jen oscedi, jen..." 
  Li iom balbutis kaj sxajnis ofendita.
  La regxo nepre volis, ke lia ałtoritato estu res-
pektata. Li ne toleris malobeadon. Li estis absoluta
monarko.
Sed, cxar li estis tre bona, li donis sagxajn
ordonojn.
    "Se mi ordonus al iu generalo aliformigxi
en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus, 
la kulpo ne estus lia,"  li kutimis diri, "la kulpo es-
tus mia."
    "Cxu mi rajtas sidigxi?" timeme demandis la eta
princo.
    "Mi ordonas, ke vi sidigxu," respondis la regxo kaj
majeste metis sur sin unu baskon de sia ermena mantelo.
    Sed la eta princo miris. La planedo estis malgran-
dega. Super kio do la regxo povas regxi?
    "Via regxa mosxto," li diris al li, "mi petas, par-
donu, ke mi demandas vin..."
    "Mi ordonas, ke vi demandu min," rapide diris la re-
gxo.
    "Via regxa mosxto...super kio vi regxas?"
    "Super cxio," respondis la regxo grandioze simple.
    "Super cxio?"
    La regxo per diskreta gesto montris sian propran
planedon, la aliajn planedojn kaj la stelojn.
    "Super cxio cxi?"
    "Jes, super cxio cxi..." la regxo respondis.
    Cxar li estis ne nur absoluta, sed ankał universala
monarko.
    "Cxu do la steloj obeas vin?"
    "Tute certe," diris al li la regxo. "Ili tuj obeas.
Mi ne toleras malobeadon."
    Tia povo admiregigis la etan princon. Se li mem havus
gxin, li povus cxeesti en la sama tago ne kvardek kvar, 
sed sepdek du, ecx cent ał ducent sunsubirojn,  neniam
devigata aliloki sian segxon! Kaj, cxar li sentis sin iom
malgaja, memorigite pri sia malgranda forlasita planedo,
li kuragxigxis peti favoron de la regxo:
    "Mi volus vidi sunsuirojn... Plezurigu min!... Ordunu
al la suno subiri!..."
    "Se mi ordonus al iu generalo flugi de floro al floro
same kiel papilio, ał verki tragedion, ał aliformigxi en
marbirdon, kaj se la generalo ne plenumus la ricevitan
ordonon, kiu malpravus? Cxu li ał mi?"
    "Vi," firme diris la eta princo.
    "Tute gxuste. Oni devas postuli de cxiu tion, kion
li povas fari. La ałtoritato unue bazigxas sur la sagxo.
Se vi ordonos al via popolo sin jxeti en la maron, gxi
ribelos. Mi havas la rajton postuli obeadon, cxar miaj
ordonoj estas sagxaj."
    "Kaj mia sunsubiro?" rememorigis lin la eta princo,
kiu, farinte demandon unufoje, neniam plu forgesis gxin.
    "Via sunsubiro vi havos. Mi gxin postulos. Sed, pro
mia scio pri la regarto, mi atendos, gxis la kondicxoj
estos favoraj."
    "Kiam tio okazos?" demandis la eta princo.
    "Hm! Hm!" respondis al li la regxo, kiu unue konsul-
tis dikan kalendaron,  "Hm! Hm! tio okazos cxirkał... 
cxirkał... tio estos hodiał vespere cxirkał la sepa kaj
kvardek minutoj! Kaj vi vidos kiel bone obeata mi estas."
    La eta princo oscedis. Li bedałris sian maltrafitan
sunsubiron. Kaj jam li iom enuis.
"Mi havas plu nenion por fari cxi tie," li diris al la
regxo. "Mi tuj foriros!"
    "Ne foriru!" respondis la regxo, kiu tiel multe fie-
ris havi regaton. "Ne foriru! Mi faros vin ministro!"
    "Ministro pri kio?"
    "Pri... justico!"
    "Sed estas neniu jugxota!"
    "Oni ne scias," diris la regxo. "Mi ankorał ne cxir-
kałiris mian regxlandon. Mi estas tre maljuna, mi ne ha-
vas lokon por kalesxego, kaj piediri lacigas min."
    "Ho! sed mi jam vidis," diris la princo, kiu klini-
gxis por ankorałfoje rigardi al la alia flanko de la
planedo. "Ankał tie estas neniu..."
    "Do vi jugxos vin mem," respondis la regxo. "Tio es-
tas plej malfacila. Estas multe pli malfacile jugxi sin
mem, ol jugxi la aliajn. Se vi sukcesos bone jugxi vin,
tio signifos, ke vi estas vera sagxulo."
    "Mi cxie ajn povas min mem jugxi,"  diris la eta
princo. "Mi por tio ne bezonas logxi cxi tie."
    "Hm! Hm!" la regxo diris. "Mi ja kredas ke ie sur
mia planedo estas maljuna rato. Mi ałdas gxin dumnokte
Vi povos jugxi tiun maljunan raton. De tempo al tempo vi
kondamnos gxin al morto. Tiel gxia vivo dependos de via
jugxo. Sed cxiufoje vi amnestios gxin, por sxpari gxin.
Estas nur unu."
    "Mi," respondis la eta princo, "ne sxatas kondamni
al morto, kaj mi pensas, ke mi tuj foriros."
    "Ne," diris la regxo.
    Sed la eta princo, fininte siajn preparojn, ne volis
cxagreni la maljunan monarkon:
    "Se Via Regxa Mosxto dezirus esti akurate obeata, Li
povus doni al mi sagxan ordonon. Ekzemple, Li povus or-
doni al mi foriri antał pasos unu minuto. Sxajnas al mi,
ke la kondicxoj estas favoraj..."
   Cxar la regxo nenion respondis, la eta princo unue
hezitis kaj poste kun suspiro ekiris for.
    "Mi nomumas vin mia ambasadoro,"  tiam rapide kriis
la regxo.
    Li surhavis mienon de grava ałtoritatulo.
    "La grandpersonoj certe estas strangaj," diris al si
la eta princo dumvoje.